Vizitu Forumon

Ĉinio volas antaŭenpuŝi siajn rilatojn kun Rumanio

(GMT+08:00) 2014-12-22 20:46:43     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde en gazetara konferenco, ke Ĉinio volas klopodi kun Rumanio por puŝi la duflankajn rilatojn al pli alta nivelo.

Nova rumana prezidento Klaus Iohannis ĵuris enoficiĝon dimanĉe en komuna konferenco de la du ĉambroj de la rumana parlamento. Hua diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping jam sendis gratulan mesaĝon al li.

Hua diris, ke Rumanio estis unu el la landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. En la pasintaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Rumanio stabile kaj sane disvolviĝis, kaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj de la du landoj en diversaj kampoj senĉese progresis. Tiu ĉi jaro markas la 65-jaran jubileon de la ĉina-rumanaj diplomatiaj rilatoj kaj la 10an datrevenon de starigo de la plenamepleksa partnereco de amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj. Ĉinio donas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Rumanio kaj volas klopodi kun Rumanio por puŝi la duflankajn rilatojn al pli alta nivelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto