Vizitu Forumon

Muzikgrupo Kapriol

(GMT+08:00) 2014-12-30 13:17:46     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Hodiaŭ ni konatiĝu kun la muzikgrupo Kapriol'! kaj ĝia albumo "Kavaliriko".

Nun ni invitas vin aŭskulti el la albumo kanton "La kavariko kaj la junulino".

(kanto 1 )

En 2008, kvar muzikistoj kreis la novan Esperanto-muzikgrupon Kapriol'! Tuj poste ili surbendigis la albumon Aventur', kiu aperis en julio 2009. Ekde la komenciĝo, Kapriol'! havis diversajn koncertojn en Esperantujo, ekzemple en Katalunio, dum KEF en Danlando, kaj dum FESTO en Germanio.

En Nederlando Kapriol'! ankaŭ koncertas por neesperantistoj kun miksita nederlandlingva kaj esperantlingva programo.

Karaj amikoj, post la simpla konigo pri la muzikgrupo Kapriol'! bonvole aprecu el la albumo alian kanton "Malgaje mi foriras".

(kanto 2)

Karaj amikoj, ni ĵus konigis al vi muzikgrupon Kapriol'!. Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto