Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Januaro 14)

(GMT+08:00) 2015-01-14 17:26:47     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de januaro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto alvokas fortajn rimedojn por kuraci korupton; altrangulo de EU konfesis senpovecon kontraŭ teruristaj atakoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde urĝis disciplin-inspektajn oficistojn preni nulo-toleran sintenon pri korupto. Li diris, ke fortaj rimedoj devas esti kontinue uzataj por kuraci la malsanon.

Xi Jinping faris la rimarkojn en la kvina plena sesio de la 18-a Centra Disciplin-Inspekta Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu malfermiĝis lunde. Dume li prezentis kvar-punktajn postulojn por disciplin-inspekta laboro en 2015. Li urĝis disciplin-inspektajn oficistojn fari koruptajn oficistojn respondecaj por siaj agoj, fortigi respondecon por la konstruo de la partio sur diversaj niveloj kaj plibonigi sistemojn.

Leung Chun-ying, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, faris paroladon pri administrado merkrede en la Leĝdona Konsilio de Honkongo, eksplikante principojn de laboroj de la registaro de la administracia regiono en la nova jaro.

Leung diris, ke Honkongo alfrontas multajn oportunojn en la demokratia procezo kaj ekonomia disvolvado. Li akcentis, "Rilate la politikan sistemon Honkongo devas fari elekton inter ĝenerala elektado kaj la rutino. Ekonomie ni devas fari elekton inter disvolvado kaj stagno. Pri la popola vivteno ni devas fari elekton inter reformado kaj malnovaj rimedoj." Li emfazis, "Honkongo estas jursocio, kaj se ni laŭleĝe agos, kaptos okazon kaj kuraĝos fari elekton, ni certe povos efike antaŭenpuŝi demokraktiigon, disvolvi la ekonomion kaj bonigi la popolan vivtenon."

Leung akcentis, ke jursocio estas la angulŝtono de Honkongo, kaj la honkonga demokratio devas esti sub la leĝa regado. Oni devas observi regularojn kaj leĝojn en serĉado de demokratio, alie Honkongo fariĝos anarkia. Li aldonis, ke sub la principo de "unu lando, du sistemoj" Honkongo estas speciala administracia regiono, kaj la rilatoj inter la centra kaj la regiona registaroj estas bazita sur la Baza Leĝo.

Gilles de Kerchove, respondeculo de Eŭropa Unio pri kontraŭterorismaj aferoj, diris marde en intervjuo kun mediato, ke teroristaj atakoj, ekzemple tiu al la oficejo de la gazeto Charlie Hebdo en Parizo, ne povas esti centprocente evititaj per antaŭzorgoj.

Li diris, ke la religia ekstremisma grupo Islama Ŝtato kaj Al-Qaeda intencas lanĉi pli da teroristaj atakoj, kia la atako al la oficejo de la gazeto Charlie Hebdo en Parizo. Sed nun EU ne povas centprocente eviti la atakojn per antaŭzorgoj.

Li avertis, ke la branĉo de Al-Qaeda en Sirio serĉas la tiel nomatajn "purajn homojn" por lanĉi teruratakojn en Eŭropo. La "puraj homoj" estas la tiel nomataj ĝihadistoj, kiuj havas efikan vizon sen registroj pri krimoj. Li malkaŝis, ke la eŭropa polico jam rimarkis eniron de armiloj el Libio kaj la Balkana Duoninsulo en la eŭropan merkaton, kaj tio estas granda defio al ĉi-rilata antaŭzorgo. Li diris ankaŭ, ke eŭropaj prizonoj fariĝas varmobedoj de ekstremistoj. Laŭ informoj, 32-jara Cherif Kouachi kaj 34-jara Said Kouachi, ĉefkrimuloj de la pariza atako, estis enprizonigitaj en 2008. Analizoj montris, ke ilia ekstremismo estis fortigita en prizono.

Supriyadi, oficisto el la indonezia Nacia Centro de Serĉado kaj Savado, diris marde en Pangkalan Bun, ke tiumatene estis sukcese elakvigita la dua nigra skatolo de la kraŝinta aviadilo de AirAsia.

Li diris, ke je la oka horo registrilo de paroloj en la pilota kajuto estis sukcese elakvigita kaj poste transportita al la indonezia militŝipo Banda Aceh. Posttagmeze en tiu tago, Tagang Kurniadi, prezidanto de la indonezia Komitato de Transporta Sekureco, atingis la militŝipon per helikoptero kaj akceptis la registrilon. La registrilo poste estos sendita al la indonezia ĉefubo Ĝakarto por analizo.

Rusa vicministro pri defendo Dmitry Bulgakov diris marde en Moskvo, ke Rusio planas fini la rekonstruon de militaj instalaĵoj kaj bazoj en Arkto en tiu ĉi jaro por fortigi la batalkapablon de trupoj en Arkto.

Tion li diris tiutage en televida kunveno de armeaj gvidantoj. Li diris, ke la rekonstruo de militaj intalaĵoj kaj bazoj en Arkto estas en la fina periodo, kaj ekde la 3a de januaro la rusa armeo intensigas la konstruon de kelkaj arktaj bazoj. Laŭ prognozo, la armeo finos la riparon kaj rekonstruon de dek militaj aerodromoj en Arkto antaŭ la jarfino, kaj tiam entute 14 aerodromoj estos liveritaj al uzado.

Marde, usona prezidento Barack Obama faris novan proponon pri leĝdono rilate la interretan sekurecon. La propono ampleksas kundividon de informoj pri la interreta sekureco inter entreprenoj kaj la registaro kaj batalon kontraŭ krimoj en la interreto.

Li faris la proponon en la Nacia Centro pri Komuna Kunordigo de Telekomuniko kaj Kontrolo de la Interreta Sekureco. Li instigis privatajn sektorojn liveri al la centro "taŭgajn" informojn pri minaco al la interreta sekureco.

Marde Sud-Koreio kaj Usono komencis la du-tagan komunan militekzercadon en la maro ĉirkaŭ Sud-Koreio. Tio estas la unua komuna militekzercado en 2015.

Lastatempe Nord-Koreio proponis, ke se Usono kaj Sud-Koreio haltigos la planitan komunan militekzercadon, ĝi konsideros suspendon de nuklea provo. Tio estas rigardata kiel oliva braĉo etendita al Usono kaj Sud-Koreio, tial ĉi-foja militekzercado estas aparte atentata.

Rilate la nord-korean proponon, proparolanto de la sud-korea Defenda Ministerio Kim Min-seo refutis lunde en gazetara konferenco, ke estas tute erara la kunligo de nuklea provo kaj militekzercado, ĉar la nord-korea nuklea provo estas malpermesata per rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN, kaj Nord-Koreio havas la devon observi rilatan rezolucion.

Laŭ la plej nova "Perspektivo de la Tutmonda Ekonomio" marde publikigita de la Monda Banko, la tutmonda ekonomio prognozite kreskos je 3% en 2015, pli multe ol 2,6% en 2014.

La raporto montras, ke la ekonomio de Usono kaj Britio iom post iom fortiĝas pro revigliĝo de la labor-merkato kaj ekstreme lozaj monpolitikoj, sed konstante debilas reprosperigo de la ekonomio de la eŭrozono kaj Japanio, kaj la malalta inflacio de la eŭrozono eble longtempe daŭros. La raporto prognozas, ke en la jaro 2015 la usona ekonomio kreskos je 3,2%, la brita je 2,9%, la eŭrozona je 1,1% kaj la japana je 1,2%.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto