Vizitu Forumon

Ligna Pagodo de gubernio Yingxian de provinco Shanxi

(GMT+08:00) 2015-01-14 08:48:15     Redaktoro:Pluveta

En diversaj lokoj de Ĉinio troviĝas proksimume dekmilo da budaismaj pagodoj. Budaismo de Ĉinio devenis de Hindio, sed en la konstruado de ĉinaj budaismaj pagodoj videblas la arkitektura trajto de ĉinaj tradiciaj pavilonoj, turoj, domoj kaj haloj, sekve troviĝas famaj pagodoj el diversaj formoj kaj tipoj en Ĉinio.

En la gubernio Yingxian de la provinco Shanxi en norda Ĉinio ekzistas Ŝakjamunia Stupao de la templo Fogong, alinome Ligna Pagodo de la Gubernio Yingxian. La pagodo estis ek-konstruata en la jaro 1156 dum la dinastio Liao, kaj finkonstruiĝis post 140 jaroj. Ĝi staras sur la soklo alta je 4 metroj, altas je proksimume 70 metroj, kaj la diámetro de ĝia fundamento estas 30-metra. La konstruado de la tuta pagodo konsumís 3 000 kubmetrojn da ruĝ-pinaj lignoj pezaj je 3 000 tunoj.

La strukturo de la Ligna Pagodo de la gubernio Yingxian estis aranĝita en la interkovriĝa tipo, laŭ la tradicia arkitektura stilo populariĝanta de la dinastio Han ( 206 a.K. – 220 p.K.) kaj la dinastio Tang ( 618 – 907 ). La projekto estas scienca kaj rigora, kaj la konstruo perfekta. La nomita pagodo havas ok-angulan formon. Rigardate de ekstere, la pagodo aspektas kvin-etaĝa, sed fakte, interne oni aranĝis ankaǔ subetaĝoj, sekve la pagolo estas naǔ-etaĝa. Ĉiu etaĝo estas subtenata per du cirkloj da lignaj kolonoj. Ekzistas 24 lignaj kolonoj ekstere kaj 8 interne en ĉiu etaĝo. Inter la lignaj kolonoj troviĝas multe da apogaj fostoj, traboj, diloj kaj kolonetoj, kiuj formis lignajn bretarojn de kompleksaj traboj kun malsamaj direktoj. Interne de la pagodo, oni aplikis la strukturon de la ĉinstilaj korbeloj, kiuj kombinas trabojn, solivojn kaj kolonojn en unu tuton, rezulte ĉiu etaĝo de la pagodo formis la ok-lateran tur-forman strukturon. Sur la pagoda supro staras la fera verto konsistanta el lotus-flora soklo, pagoda marko, fajro, botelo kaj perlo, kaj aspektas tre impone. Sub la tegmentrando de ĉiu etaĝo instaliĝis sonoriletoj, kiuj tintadas en la vento. La tuta ligna pagodo elmontras delikatecon en la krudeca aspekto kaj elegantecon en la antikva stilo.

Dum sia historio de pli ol 900 jaroj, la Ligna Pagodo de la gubernio Yingxian eltenis la provon de pluraj fortaj tertremoj. Laǔ la noto de historia libro, proksimume 300 jarojn post la finkonstruiĝo de la Ligna Pagodo, okazis en la gubernio la forta tertremo kun 6,5 gradoj, kaj ties postskuado daǔris 7 tagojn. Ĉiuj konstruaĵoj starantaj apud la pagodo disfalis, sed nur la Ligna Pagodo ankoraǔ staras tie. En la lastaj jaroj, apud la gubernio Yingxian, kie ekzistas la pagodo, kelkfoje okazis la tertremo, tamen ankaǔ tio ne damaĝis la Lignan Pagodon, kvankam ĝia tuta korpo ŝanceliĝis kaj ĉiuj ĝiaj sonoriloj ektintadis dum la tertremo.

En la moderna epoko, kiam en Ĉinio okazis la batalo inter militaristoj, la Ligna Pagodo siatempe estis trafita de obusoj 200-salvaj, sed ankaǔ tio ne difektis la ĝeneralan strukturon de la pagodo. Multaj antikvaj pagodoj de Ĉinio estis detruitaj pro la tondra frapo, sed nur la Ligna Pagodo de la gubernio Yingxian sukcese eltenis la frapon de potencaj tondroj. Tio incitis grandan scivolemon de multaj homoj: Kial la Ligna Pagodo povas eviti tiujn plagojn kaj kion eksterordinaran ĝi havas en si?

Jen estas la kaǔzo, ke la scienca kaj kompakta strukturo starigis gravan meriton. Ekzemple, la kialo de forta anti-sisma povo de la Ligna Pagodo de la gubernio Yingxian kuŝas en tio, ke la pagodo havas la mult-tavolan framon similan al la plifirmiga anti-sisma rimedo de la modernaj konstruaĵoj; cetere, la ligno estas moleca materialo, ne facile aliformebla influate de ekstera forto, kaj iagrade kapablas reformiĝi al sia originaleco. Kaj ĉe ĉiu artika punkto de la pagoda strukturo interkuniĝas la mortezo kaj la tenono, aldonante sufiĉan flekseblecon. La 4 sub-etaĝoj de la Ligna Pagodo plifortigas la totalan strukturon, kaj la granda kvanto da ĉinstilaj korbeloj, same kiel elastaj artikoj, povas redukti kolizian gradon de la ekstera forto, kaj posedas bonan anti-sisman karakteron. La kaǔzo, kial la Ligna Pagodo de la gubernio Yingxian povas eviti la tondro-frapon, kuŝas en tio, ke sur la pagoda supro troviĝas la fera verto alta je 14 metroj. Ĝia rolo estas ne limigita en ornameco. Ĉar ĝi estis farita tute el la feraj stangoj, inter kiuj estas la fera akso etendiĝanta tra la bretaro de traboj, sekve ĝi rolas kiel fulmo-forigilo de la modernaj konstruaĵoj. Ĉirkaǔ la pagodo estas ok feraj ĉenoj, kiuj povas konduki la fulmotondron sub la teron. Ĝuste kun tiuj fulmo-ŝirmaj establaĵoj, la Ligna Pagodo de la gubernio Yingxian eskapis de la katastrofo.

Estante antikva alttavola ligna pagodo, la monde plej bone konservata, plej kurioze strukturita kaj plej majesta en la ekstera formo, la Ligna Pagodo de la gubernio Yingxian plene spegulas la valoregan atingon de ĉinaj antikvaj metiartistoj rilate al la struktura konsisto, mekanika ekvilibro kaj prevento kontraǔ sismo kaj tondro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto