Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Januaro 15)

(GMT+08:00) 2015-01-15 18:28:20     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭde, la 15-a de januaro. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn: la internacia komunumo kondamnas bombardon kontraŭ aŭtobuso en Ukrainio; Ĉinio haltigas uzadon de organdonacoj de ekzekutitoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Merkrede posttagmeze, interurba aŭtobuso estis trafita de raketobuso antaŭurbe de Volnovakha en orienta Ukrainio. En la aŭtobuso 12 homoj mortis kaj aliaj 16 vundiĝis pro la atako. La internacia komunumo postulis fari radikalan enketon pri la atako kaj alvokis kiel eble plej frue okazigi kunvenon de kontaktgrupo pri Ukrainio.

Merkrede ukraina prezidento Petro Poroshenko deklaris, ke la 15-a de januaro estas la tago de tutlanda funebro por konservi memorojn de viktimoj de teroristaj atakoj.

Tiutage la ukraina parlamento alvokis, ke la okcidentaj landoj plenumu plu sankciojn kontraŭ Rusio, kiu malobservas la internacian leĝon kaj aneksis partan teritorion de Ukrainio, kaj esploru la eblecon liveri helpojn al Ukrainio por fortigi ĝian defendan kapablon. La ukraina parlamento ankaŭ konfirmis "Donetskan Popolan Respublikon" kaj "Luhanskan Popolan Respublikon" kiel terorismajn organizojn.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon pere de sia proparolanto kondamnis la atakon kontraŭ aŭtobuso. Li alvokis koncernajn partiojn observi kaj plenumi la minskan batalhaltan interkonsenton. Li ankaŭ instigis koncernajn partiojn serĉi plu vojojn por rehavigi pacon al Ukrainio, konservi stabilecon, teritorian integrecon kaj la ŝtatan unuecon de Ukrainio.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov tiutage diris, ke Rusio multe maltrankviliĝas pri la oftaj atakoj en orienta Ukrainio, kaj postulas fari detalan kaj objektivan enketon pri la atako. Li refoje esprimis sian esperon kiel eble plej frue okazigi kunvenon de kontaktgrupo pri Ukrainio.

Germana ĉefministro Angela Merkel, franca prezidento Hollande kaj ukraina prezidento Petro Poroshenko merkrede telefone interparolis. La tri gvidantoj opiniis, ke la tri-partia kontaktgrupo devas kiel eble plej frue kunveni por ĉiuflanke plenumi la minskan interkonsenton. Ili opiniis ankaŭ, ke la atako reflektas la urĝecon de kompleta batalhalto en orienta Ukrainio.

Indonezia mediato merkrede citis parolojn de indonezia prezidento Joko Widodo en sia raporto, ke la eltrovo de la nigra skatolo de la kraŝinta aviadilo QZ8501 de AirAsia estas kontentiga. Joko Widodo esperis, ke oni kiel eble plej frue analizos la nigran skatolon por malkovri kialojn de la kraŝo.

Santoso Sayogo, enketisto de la indonezia Nacia Komitato de Transporta Sekureco, diris, ke Indonezio invitos la francan kompanion Airbus partopreni en la analizado de la nigra skatolo.

Tatang Korniadi, prezidanto de la indonezia Nacia Komitato de Transporta Sekureco, diris, ke la komitato faros preparan raporton pri la kraŝo ene de unu monato, sed la fina raporto bezonas almenaŭ unu jaron.

Prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab merkrede diris, ke en la baldaŭa Davos-jarkunveno 2015 de la Monda Ekonomia Forumo, oni diskutos pri traktado de ĉefaj defioj de la tuta mondo.

Li diris en tiutaga gazetara konferenco, "Gravaj ŝanĝoj okazas al la nuna mondo, tial la ĉeftemo de la jarkunveno estas la nova strukturo de la mondo."

Li esperis, ke la kunveno povos veni en akordon pri la nova strukturo de la nuna mondo, serĉi bonajn ideojn kontraŭ defioj kaj akiri progresojn en traktado de la ĉefaj defioj de la tuta mondo. Li esperis ankaŭ, ke la kunveno antaŭenpuŝos starigon de reciproka fido.

La kunveno, en kiu partoprenos pli ol 2 500 personoj, okazos en la svisa urbeto Davoso de la 21a ĝis la 24a de la kuranta monato.

La 23a jarkunveno de Azi-Pacifika Parlamenta Forumo fermiĝis merkrede en Kito, la ĉefurbo de Ekvadoro. 18 rezolucioj adoptitaj en la kunveno ampleksas batalon kontraŭ terorismo kaj organizitaj krimoj, edukado, sano, katastrof-redukto, klimata ŝanĝiĝo, seksa egaleco kaj la interreta sekureco.

Gabriela Rivadeneira, parlamenta ĉefo de Ekvadoro kaj prezidanto de la jarkunveno, diris en la ferma ceremonio, ke la adoptitaj rezolucioj estas gravaj rezultoj de la jarkunveno kaj servas por akceli la solidarecon de ĉiuj membroj, fortigi dialogon inter la membroj kaj antaŭenigi harmonian disvolvadon de la kunlabora mekanismo de la forumo.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj merkrede faris deklaron de prezidanto, asertante la gravecon de packonstruado por disvolvado post konflikto.

Tiutage la Sekureca Konsilio okazigis kunvenon pri packonstruado post konflikto kaj adoptis la deklaron de prezidanto. La deklaro diris, ke packonstruado estas grava parto de la laboro de UN en la landoj ĵus liberiĝintaj el konflikto. La Sekureca Konsilio emfazis, ke registaroj de koncernaj landoj havas la respondecon pri packonstruado, kaj ĉiuj partioj devas partopreni en la paca procezo, kiu acelas konstruadon de iliaj landoj.

La Sekureca Konsilio rimarkigis, ke packonstruado bezonas financajn kaj teknikajn subtenojn de la internacia komunumo. Ĝi urĝis ĉiujn landojn donaci monon al la packonstrua fondaĵo de UN kaj helpi la landojn, kiuj ĵus sin liberigis el konflikto.

Ekde la 1a de januaro 2015 Ĉinio komplete haltigas la uzadon de organdonacoj de ekzekutitoj en greftado. Memvolaj organdonacoj de civitanoj post la morto estas la sola fonto de greftado. Tio signis, ke organdonaco kaj greftado estos pli justaj kaj travideblaj en Ĉinio.

Tiu ĉi informo venis el kunveno, kiu okazis en la lasta decembro en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco. La kunveno estis simpozio tute ne atentata de amaskomunikiloj. Tamen la anonco de Huang Jiefu, direktoro de la Ĉina Komitato pri Homa Organdonaco kaj Greftado vekis grandan atenton de en- kaj ekster-landaj amaskomunikiloj kaj la publiko. Estis la unua fojo, ke respondeculo de supera oficiala institucio de Ĉinio anoncis la horaron de malpermeso al la uzado de organdonacoj de ekzekutitoj. Li diris poste en intervjuo kun raportisto, ke lia anonco estas postulo al 169 hospitaloj, kiuj havas la kvalifikon de greftado, ke ili agu laŭ la leĝo. Li akcentis, ke tio montras, ke la samprofesiuloj kuraĝas rekte alfronti siajn antaŭajn erarojn kaj laŭgrade bonigos la laboron.

Ĵaŭde kompletiĝis la rapide ŝargebla reto sur la ekspresa aŭtovojo inter Pekino kaj Ŝanhajo. Tio estas la unua ekspresa aŭtovojo kun la servo de rapida ŝargo al elektraj aŭtoj en Ĉinio. La Ŝtata Elektroenergia Reto starigis 50 staciojn por rapida ŝargo de elektraj aŭtoj laŭlonge de la pekin-ŝanhaja ekspresa aŭtovojo longa je 1 262 kilometroj. Ĉiu stacio liveras ok ŝargfostojn, kaj 30-minuta ŝargo povas atingi 80% da rezervo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto