Vizitu Forumon

Juliana Evandro, aŭtorino de filmo
La sekreto de la feliĉo

(GMT+08:00) 2015-01-16 18:10:18     Redaktoro:Ĝoja

Post publikigo de la 45 filmoj por la konkurso "Teo kaj Amo" en nia retejo, pli kaj pli da retanoj interesiĝas pri la rakontoj kaj epizodoj okazintaj dum la farado, tial ni komencis la novan programereton "Demandu kaj Respondu" simpligita "D&R" .

Brazila fraŭlino Juliana Evandro kontribuis al nia konkurso per la bilda filmo titolita "La Sekreto de la Feliĉo", kiu rakontas pri la rilatoj inter la homaro kaj la naturo, ankaŭ pri la esprimo de sento kaj emocio. En la filmo, la amo estas stranga, fragila kaj ĉiopova sento. Oni neniam scias kiam kaj kie ĝi aperos, pro tio oni devas esti preta por tiu aventuro. Juliana Evandro sciigis nin per la filmo, ke "La amo nur validas se kune al sinceraj agoj."

1
D: Komenciĝis via filmo jene: "En mia familio oni kutime rakontas belan historion pri iu mondo kie la homaro kaj la naturo kunvivis harmonie."Ĉu vere? Aŭ vi kreis la historion? Se vi mem kreis, kio aŭ kiu sugestis la penson al vi? Ĉu vi iam konsideris alian eblecon por konkursaĵo, ekzemple iu kanzono pri la temo Teo kaj Amo? Kial finfine vi decidis tiamaniere prezenti la konkursaĵon?

R: Bedaŭrinde, tio historio estas tute ne vera, mi ĝin kreis entute. La penso venis kiam mi pripensis la prelegon de Ĝoja, dum la IJK. Ŝi rakontis historieton pri edzino kiu kolektis tefoliojn kaj lokis ĝin en lotusfloran centron por poste pretigi bongustegan teon kaj ĝin oferti al edzo por montri sian amon. Tial mi pensis ke, krom la kartakteristikaj ecoj de la teoj (la gusto, la odoro...) oferti teon (au iu ajn alian aferon, donace) ankaŭ estas ama gesto, por montri nian senton, por motri ke ni sincere volas felicigi alian personon.

2
D: La historio estas bela kaj kortuŝita. Se eblus, kiun rolon vi esperas ludi en via praktika vivo, ĉu la persono ricevi la teon el la speciala floreto, ĉu la persono fari la teon kaj donaci ĝin al aliuloj?

R: Fakte, mi pensas ke em nia vivo ni nepre devas montri niajn sentojn al tiuj kiuj ĉirkaŭas nin, ĉar ĉiuj volas kaj necesas senti sin kara kaj amata. Ĝenerale mi ŝatas kuiri por feliĉgi miajn amikojn, tamen aliaj personoj devas trovi sian propran manieron esprimi siajn bonajn sentojn.

3
D: Via filmo konsistas el belaj kaj delikataj bildoj. Ĉu ilin vi pentris? Se jes, kiom da tempo vi pagis por pensado, pentrado kaj fino?

R: Fakte, mi pagis multe pli da tempo pensante pri la historio mem. Kiam mi finfine havis iu sufiĉe bonan ideon, mi ne plu havis sufiĉan tempon por pretigi la filmon. Do, mi dezegnis kelkaj bildojn kaj ŝanĝis aliajn (tiuj libere ofertita en la interreto, kaj kolorigis ĉiuj em la komputilo mem. Mi laboris preskaŭ 3 tagojn senĉese por finpretigi ilin... bedaŭrinde, mi ne multe fakas pri komputilaj dezegnaĵoj... :(

4
D: Ankaŭ vi ludis gitaron por la filmo, ĉu? Ĉu la melodio estas verkita de vi por la filmo?

R: Oh, Ve! Mi tute forgesis pri tio! La kanzono estas "Something" de Beatles, ludita brazila stile. La nomo de la stilo estas "chorinho", kiu signifas "ploreto". La datumoj de la albumo estas: Beatles 'n Choro 4 (2005)

5
D: Ĉu vi estas kontenta pri via filmo? Ĉu la filmo plene esprimis tion, kion vi volas?

R: Bedaŭrinde ne, pro tio ke mi ne multe dezegnis kaj ne fakas pri video muntado, ktp... tamen mi kontentas pri la historio. Mi havis tiun senton kaj volis dividi kun la aliaj, pro tio mi kontentas ke mi sukcesis finpretigi ĝin. :)

6
D: Ĉu okazis iu rakonto dum la produktado de via filmo? Se jes, bonvole Ĉu produkto de filmetoj estas via hobio? Kian opinion vi havas pri la konkurso aŭ pri filmindustrio de nia Esperanto?

R: Ne, tiu ne estas mia hobio. Tamen la konkurso instigis min lerni pri video muntado (mi estis komplete naiva pri tio), kaj eble em la estonteco se mi havos alian ideon, ĝi ne plu perdiĝos pro tio ke mi ne kaplabas produkti videojn. Dankon pro la instigado! Esperantujo bezonas tiajn projektojn por antaŭenigi laboremajn kaj kreemajn homojn.

7
D: Via filmo prezentis la plej belan teon en la mondo. Kia te-specon vi ŝatas? Kiom ofte vi trinkas teon? Ĉu estas iu rakonto pri via te-vivo? Aŭ ĉu troviĝas kanzonoj pri teo en via lando?

R: Mi ŝatis la teojn de la gufujo de Ĝoja dum la IJK 2014! Hehehehhee
    Ĉi ti en Brazilo oni tute malofte trinkas teon, nur kafon... Mi nur trinkas verdan teojn en saketo kaj teon de "boldo" por la estomako. Mi ankaŭ trinkas teon de "campim santo" (mi tute ne scias kiel oni diras tion em esperanto). Ĉiokaze, la maniero kiel oni pretigas teon ĉi tie ne havas la elegantan econ, nek la delikatajn teglasojn, nek la cerimonion, ktp, kiuj mi povis vidi kiam Ĝoja pretigis teon por ni dum la IJK. Krom tio, mi nur trinkis la teojn kiuj ŝi lasis por kromzorgi mian malsanan gorĝon, kaj mi trinkis ĝin sopirante bonajn momentojn en esperantujo. :)

8
D: Pri via kariero de Esperanto. Ekzemple kiam vi esperantiĝis kaj nun ĉu vi servas en Esperantujo? Kion vi volas fari per Esperanto? Kio vi jam profitis de Esperanto?

R: Mi eklernis Esperanto je septembro 2010, per la interreto. Fakte, mi unue aliĝis al E-kurson, tamen kiam mi malkrovris kurson rete, mi subite entuziasmiĝis pri la afero kaj rapide lernis la gramtikon. Mi komencis frekventi lokan asocion, koni aliajn esperantistojn en mia urbo kaj en mia lando, helpi pri kelkaj malgrandaj aferoj kaj do... Mi feliĉe hodiaŭ agas en BEJO kaj Amerika Komisiono de UEA . Mi ne scias ĉu mi faris aŭ faros ion speciala en Esperantujo, tamen mi scias ke mi jam multe profitis de ĝi, ĉu pro vojaĝoj kaj kongresoj, kiujn mi partoprenis, ĉu pro la ege karaj amikojn kiujn mi nuntempe havas danke al Esperanto.

9
D: Ĉefe per kia kanalo vi komprenas Ĉinion kaj pri kiu flanko vi interesiĝas kaj volas koni? Kia lando Ĉinio estas en via imago?

R: Mi scias diri "saluton", "dankon", "ĝis revido" kaj "mi amas vin" en la ĉna lingvo. Do, sufiĉas, ĉu ne? Hehehehhe
    Oni diras ke en Ĉinio oni havas tiom da strangaj kaj bongustaj fruktoj kiom en Brazilo, tamen tie oni vidas pli da belaj floroj. En mia menso, mi vidas lokojn kun afablaj kaj laboremaj homoj.

10
D: Ĉu iujn vortojn vi volas aldoni?

R: Mi volas diri "Dankon"! Kaj ankaŭ"Gratulon" pro la laboro kaj pro la konkurso.

Noto de Ĝoja, raportistino
Juliana Evandro donis al mi la impreson de talenteco kaj sensiveco. Mi neniam forgesis ŝian delikatan voĉon dum ŝia kantado kaj lasis en mia koro ŝia bela kaj pura rideto.
Komence mi pensis, ke Juliana Evandro eble produktos videofilmon pri originala esperanta kanto kun la temo "Teo kaj Amo". Fine spektante la filmon mia koro batis en la sama ritmo kun la historio. Laŭ mi, ĉiuj, kiuj aŭdis ĝin, estos kortuŝitaj malgraŭ lia/ŝia haŭtokoloro, lingvo, religio...ĉar sensindoneco estas la esenco de amo.
Mian kapon frapis la unua demando "Ĉu la historio estas vera? Ĉu en Brazilo cirkulis ĝi?" Ricevinte la respondon, mi surpriziĝis pri tio, ke ĝi fontas en lotusflora teo en la aŭtobiografia prozo, titolita "Ses Notoj pri Vaganda Vivo (ĉine 浮生六记)" , ĉar mi bone komprenas la rakonton pri lotusflora teo, sed neniam elpensis iun ajn historion. Juliana Evendro estas talenta kaj imagipova.
Fine, mi elkore dankas al Juliana Evendro pro la bela historio kaj la ĉarma filmo, kaj deziras, ke ŝi, bela kaj bonkora fraŭlino, posedu la veran kaj belan amon!!

Nun bonvolu spekti la filmon "La sekreto de la feliĉo". Se vi ŝatos ĝin kaj subtenos ĝin por la premio "filmeto plej ŝatata de retanoj" (dek), tuŝu ĉi tiun foteton  kaj revenu al la paĝo por voĉdono. Se vi faros komenton, bonvolu skribi sube aŭ sendi ĝin al ni: filmkonkurso2014@163.com.

Dankon!


Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto