Vizitu Forumon

En Nanzhao de Fujian: aŭskulti plendojn de la amasoj kaj senigi iliajn zorgojn

(GMT+08:00) 2015-01-16 09:04:42     Redaktoro:Xiong Shan
En la jaro 2012, gubernio Zhaoan de provinco Fujian establis normalan laboran sistemon, kiu postulas, ke kadroj aŭskultu plendojn de la popolaj amasoj, iru al bazo, regule akceptu la popolajn amasojn, aŭskultu plendojn de ili kaj senigu iliajn zorgojn.

Chen Yanlin, sekretario de la Partia Komitato de urbeto Nanzhao en la gubernio Zhaoan, diris al raportisto, ke tiu sistemo jam gajnis kelkajn efikojn.

Chen Yanlin diris: "Ni faras tiun laboron dum kelkaj jaroj kaj pli kaj pli profunde. Tiu laboro antaŭenpuŝas lokan ekonomian konstruadon kaj akcelas stabilecon de la socio. La plej grava afero estas intimigi la rilatojn inter partio kaj la popolaj amasoj, kadroj kaj la popolaj amasoj."

Chen Yanlin rememoris, ke iu vilaĝano estis erare kondamnita al dek jaroj da mallibereco, tial li estis tre malkontenta kaj senĉese skribis leterojn kaj faris vizitojn por esprimi plendojn. Kiam Chen Yanlin sciiĝis pri tio, li propramove kontaktiĝis kun tiu vilaĝano kaj ofte venis al la hejmo de la vilaĝano por babili. Kiam estis festoj, kadroj de la urbeto Nanzhao iris al la hejmo de la vilaĝano. Finfine, la klopodo havas frukton.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto