Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Januaro 16)

(GMT+08:00) 2015-01-16 18:14:01     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de januaro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi Jinping estas memfida pri la estonteco de la ĉina nuklea industrio; ĉefministro Li Keqiang vizitos Svision por fortigi financajn kaj komercajn kunlaborojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping ĵaŭde promesis, ke Ĉinio fortigos la konkurencivon de sia nuklea industrio, kiu sane kreskis en la pasintaj 60 jaroj.

Xi Jinping faris gravan instrukcion por festi la 60an datrevenon de la komenciĝo de la ĉinaj nukleaj projektoj. Li diris, ke Ĉinio persistos en paca kaj sekura uzado de nuklea energio. Li emfazis, ke nuklea industrio estas grava fundamento por nacia sekureco, kaj ĝi multe kontribuis al la ekonomia disvolvado kaj nacia sekureco.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Li Baodong vendrede diris en gazetara konferenco, ke la baldaŭa vizito de ĉina ĉefministro Li Keqiang al Svisio intensigos kunlaboron en financo kaj komerco.

Li Keqiang ĉeestos la 45an Jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo kaj faros laboran viziton al Svisio de la venonta mardo ĝis ĵaŭdo.

Li Baodong diris, ke financa kunlaboro estos grava punkto en lia labora vizito al la eŭropa lando. Svisio estas grava kunlabora partnero de Ĉinio en Eŭropo, dum Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Svisio en Azio. Svisio estas la kvina granda komerca partnero de Ĉinio en Eŭropo. Li Baodong diris, ke en la lastaj jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Svisio bone disvolviĝis, altnivelaj kontaktoj oftis, kaj diverskampaj kunlaboroj profundiĝis. La ĉina-svisa liberkomerca interkonsento, kiu validiĝis en julio de la lasta jaro, estis mejloŝtono de la duflankaj rilatoj. Li diris ankaŭ, ke dum la restado Li Keqiang interparolos kun Simonetta Sommaruga, prezidanto de la Svisa Federacio kaj aliaj gvidantoj de la lando.

Vendrede en Tokio malfermiĝis la kunveno de ĉefreprezentantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio por la intertraktado pri liberkomerca regiono de la tri landoj. Ili intertraktas pri la modelo de redukto de varkomerca doganimposto, maniero de malfermo de serva komerco kaj investado kaj la amplekso kaj kampoj de interkonsento.

La ĉina delegacio estas estrata de Wang Shouwen, asistanto de komerca ministro. Ĉi-foja kunveno daŭras du tagojn.

Novembre de 2012 Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio komencis la intertraktadon pri liberkomerca regiono. La tri landoj estas gravaj ekonomioj de la mondo. Konstruo de la tri-landa liberkomerca regiono oportunigos la komercon kaj investadon inter la tri landoj, striktigos la ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kaj havas gravan signifon por antaŭenpuŝi la azipacifikan ekonomian integriĝon kaj kreskigi la mondan ekonomion.

Ĵaŭde en Ĝenevo, Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj por Sirio, urĝis solvadon de la siria krizo.

Li diris tiutage en gazetara konferenco, ke la konflikto en Sirio estas la plej serioza humaneca krizo post la Dua Mondmilito. Laŭ la freŝa raporto pri la tendenco de tutmondaj rifuĝintoj, publikigita de la oficejo de la Alta Komisaro de UN pri Rifuĝintoj, ĝis junio de 2014 la nombro de siriaj rifuĝintoj superis tri milionojn. Sirio fariĝis la lando kun plej multaj rifuĝintoj anstataŭ Afganio.

Ĵaŭde en Ĝenevo interkonsiliĝis superaj reprezentantoj de Usono kaj Irano por la nova intertraktado de Irano kaj la sesopo pri la irana nuklea problemo. La interkonsiliĝo estis fermita sen pliaj detaloj por la publiko.

Usona ŝtatsekretario John Kerry kaj irana ministro pri eksterlandaj aferoj Javad Zarif merkrede faris esencan interparolon pri la irana nuklea problemo. Ili diskutis pri rimedoj por akcelo de la nuklea intertraktado.

Laŭplane Irano kaj la sesopo komencos novan intertraktadon en la venonta dimanĉo en Ĝenevo kaj klopodos atingi projekton de plenampleksa solvo de la irana nuklea problemo.

Laŭ la interkonsento subskribita de Irano kaj la sesopo novembre de 2013, Irano devas kompromisi antaŭ la 20a de julio de la jaro 2014 por akiri malpliigon de sankcioj de la okcidentaj landoj kaj atingi plenampleksan interkonsenton per dialogo. Sed pro gravaj diverĝoj, la limtempo estis longigita unue ĝis la 24a de novembro, 2014, kaj poste ĝis la 30a de junio, 2015.

Ĵaŭde germana ministro pri eksterlandaj aferoj Frank-Walter Steinmeier diris, ke la intertraktado pri la irana nuklea problemo estas en la decida momento. Li opiniis, ke la intertraktado ne devas esti senlime prokrastita kaj koncernaj partioj devas klopodi por veni en akordon.

Ĵaŭde la Trezorejo kaj Komerca Departemento de Usono anoncis mildigon de komercaj kaj turismaj restriktoj al Kubo.

Laŭ la plej novaj reguloj publikigitaj de la Trezorejo kaj Komerca Departemento, la usona registaro permesas, ke usonaj civitanoj kunportu malmulte da objektoj al Usono el Kubo, usonaj turismaj agentejoj kaj aerkompanioj liveru rilatajn servojn de vojaĝo al Kubo, usonaj entreprenoj eksportu al Kubo poŝtelefonojn, televidilojn, komputilojn kaj softvarojn, investu kapitalojn en mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn kaj la agrikulturon de Kubo kaj liveru partajn interretajn servojn, usonaj financaj institucioj faru aprobitajn negocojn, kaj usonaj civitanoj uzu usonajn bankkartojn en Kubo. Tiuj reguloj ekvalidos vendrede, la 16an de januaro.

La Blanka Domo tiutage diris, ke tiuj reguloj estis grava paŝo al malpliigo de ekonomiaj sankcioj kontraŭ Kubo kaj akcelos interŝanĝojn inter la usona popolo kaj la kuba popolo. Ĝi diris ankaŭ, ke la esperatan efikon tamen ne havis blokaj politikoj de la usona registaro kontraŭ Kubo en la pasintaj pli ol 50 jaroj, kaj la vastigo de interŝanĝoj pri turismo, komerco kaj informoj pli konformas al la interesoj de Usono.

Usono kaj Bulgario ĵaŭde anoncis, ke ili komencos strategian dialogon pri la duflankaj, regionaj kaj tutmondaj demandoj koncernaj al iliaj komunaj interesoj.

Tiutage en Bulgario la vizitanta usona ŝtatsekretario John Kerry interparolis kun bulgara ĉefministro Boyko Borissov. Poste ili anoncis en gazetara konferenco, ke la du landoj konsentis komenci strategian dialogon pri sekureco kaj defendo, energi-sekureco, laŭleĝa regado, eduko kaj popolaj interŝanĝoj. La dialogo regule okazos en Vaŝingtono kaj Sofio.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto