Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Januaro 20)

(GMT+08:00) 2015-01-20 17:29:01     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de januaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ekonomio kreskis je 7,4% en 2014; Ĉinio refutas akuzon pri interreta spionado. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde matene ĉina ĉefministro Li Keqiang veturis el Pekino al Svisio por ĉeesti la jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo 2015 kaj fari laborviziton al la lando, invitite de prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab kaj la registaro de la Svisa Federacio.

Marde la Ŝtata Buroo de Statistikoj publikigis donitaĵojn. Laŭ unua kalkulo, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al 63 646,3 miliardoj da juanoj en la lasta jaro, kaj kreskis je 7,4% ol en la antaŭa jaro kalkulite laŭ kompareblaj prezoj.

Ma Jiantang, ĝenerala direktoro de la Ŝtata Buroo de Statistikoj, diris en gazetara konferenco, ke la nacia ekonomio stabile funkciis en la nova normalo kaj prezentis bonan tendencon. Li diris, ke en la lasta jaro Ĉinio stabile antaŭenpuŝis la restrukturadon; en la tuta jaro, la aldonita valoro de la terciara industrio okupis 48,2% de la malneta enlanda produkto, pli multe je 1,3 procentpunktoj ol tiu en la antaŭa jaro; la strukturo de postulado pliboniĝis, kaj la jara elspezo por konsumado faris 51,2% da kontribuo al la kresko de la malneta enlanda produkto, pli multe je 3 procentpunktoj; la diferenco de enspezoj inter la urbanoj kaj kamparanoj malgrandiĝis; kaj la energikonsumo po unuo de la malneta enlanda produkto malpliiĝis je 4,8%.

Ĉinio lunde diris, ke estas senbaza kaj nepruvita la akuzo, ke ĝiaj spionoj ŝtelis ŝlosilajn informojn pri la kaŝbatalaviadilo F-35.

Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn tiutage en regula gazetara konferenco responde al la raporto de la germana revuo La Spegulo, kiu citis dokumentojn malkaŝitajn de Edward Snowden, iama entreprenisto de la usona informservo, ke ĉinaj interretaj spionoj ŝtelis "grandan kvanton" da sentemaj militaj informoj rilataj al la aviadilo. Hong diris, "La akuzo estas tute senbaza kaj nepruvita. Ĉinio estis la viktimo de interretaj atakoj, kaj la interreta sekureco estas komuna defio de ĉiuj landoj."

Li diris, ke estis tre malfacile konfirmi la fontojn de interretaj atakoj, ĉar ili kutime koncernas plurajn landojn kaj estis malfacile spureblaj.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj, lunde alvokis, ke la internacia komunumo pliigu la enmeton de mono por evoluigo, eliminu la radikon de konflikto, helpu postkonfliktan packonstruon kaj evitu reaperon de konflikto.

Tiutage la Sekureca Konsilio okazigis publikan debaton pri inkluziva disvolvado kaj subteno de internacia paco kaj sekureco. Liu Jieyi diris en sia parolado, ke malriĉeco kaj subdisvolviteco ofte estas la ĉefa radiko, kiu estigas konflikton kaj krizon kaj terorismon, kaj pro historiaj kialoj la evoluantaj landoj alfrontas pli da defioj en ekonomia disvolvado kaj socia evoluo. Li emfazis, ke la evoluintaj landoj devas liveri pli da helpoj al la evoluantaj landoj, redukti al ili ŝuldon, malfermi la merkaton, cedi teknikon kaj efektive helpi al ili atingi la celon elimini malriĉecon kaj akceli disvolvadon.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris lunde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio petis la birman registaron protekti la sekurecon kaj leĝajn rajtojn de ĝiaj civitanoj, kiuj estis arestitaj pro kontraŭleĝa arbohakado.

Entute 146 homoj, inkluzive de 126 ĉinaj civitanoj, estis arestitaj en la agado kontraŭ neleĝa arbohakado, kiu komenciĝis la 4an de januaro en la norda konflikto-trafita ŝtato Kachin de Birmo.

Hong diris, ke la birma flanko donas grandan gravecon al la maltrankvilo de Ĉinio kaj certigos la decan kaj humanan traktadon al la ĉinaj arestitoj. Li aldonis, ke la ambasadorejo kaj konsulejo de Ĉinio en Birmo vizitos la detenatajn civitanojn kaj liveros al ili necesajn konsulajn helpojn.

La Sekureca Konsilio de UN lunde instigis la membroŝtatojn konsideri prilaboron de komuna vojo de UN al inkluziva disvolvado por eviti konflikton kaj realigi daŭripovan pacon.

Tiutage la Sekureca Konsilio okazigis kunvenon pri subteno de internacia paco kaj sekureco. La deklaro de prezidanto, adoptita en la kunveno, diris, ke sekureco kaj disvolvado kompakte kunligiĝas kaj estas la ŝlosilo por realigi daŭripovan pacon. La deklaro emfazis, ke paco kaj disvolvado estas nerealigeblaj sen partopreno de ĉiuj koncernatoj.

La deklaro diris ankaŭ , ke inkluziva disvolvado estas la ŝlosilo por eviti konflikton kaj realigi longedaŭran stabilecon kaj daŭripovan pacon, kaj la Sekureca Konsilio instigas la membroŝtatojn konsideri prilaboron de komuna vojo de UN al inkluziva disvolvado.

La Konsilio reasertis la ĉefan respondecon de ŝtataj aŭtoritatoj en identigo de prioritatoj kaj strategioj pri post-konflikta packonstruo por certigo de ŝtata posedrajto.

La saman tagon la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj forte kondamnis la lastatempan eskaladon de atakoj fare de Boko Haram, kaj postulis, ke tiu ĉi niĝeria ekstremisma grupo tuj ĉesigi ĉiujn malamikajn agojn.

Deklaro de prezidanto, adoptita de la Sekureca Konsilio, diris, ke la aktiveco de Boko Haram rompas pacon kaj stabilecon de okcidenta kaj centra Afliko. La Sekureca Konsilio estas tre maltrankvila pri tio kaj bonvenigas la decidion de la Nacia Asembleo de Ĉadio pri batalo kontraŭ Boko Haram. Ĝi rimarkis la decidojn de la membroŝtatoj de la Komisiono de Ĉada Baseno kaj Benino pri sendo de trupoj al batalo kontraŭ Boko Haram kaj alvokas al tiuj landoj disvolvi plu la planon por daŭripova kaj efika funkciado de koaliciaj trupoj.

La almozdona societo Oxfam Internacia kun Oksfordo kiel sia stabejo, kiu sin dediĉas al la batalo kontraŭ tutmonda malriĉeco, avertis lunde, ke la kombinitaj riĉaĵoj de 1% da plej riĉaj homoj superos tiujn de la aliaj 99% da homoj en 2016, se la nuna tendenco de kreskanta malegaleco ne estos bridita.

Winnie Byanyima, plenuma ĝeneral-direktoro de Oxfam Internacia, estos prezidanto de la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo 2015 en Davos. Ŝi diris, ke kiel prezidanto de la jarkunveno ŝi urĝos ĉiujn landojn komenci agadon kiel eble plej frue por bridi la tendencon de kreskanta malegaleco, bati entreprenojn, kiuj fraŭdas la fiskon, kaj antaŭenpuŝi subskribon de tutmonda interkonsento pri klimata ŝanĝiĝo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto