Vizitu Forumon

Urach neniam plu sin plibeligos

(GMT+08:00) 2015-01-20 16:11:51     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 12a de januaro, Andressa Urach, tre fama brazila modelino belpuga, estis fortege inklina al bela aspekto kaj vanta gloro, kaj tial ricevis plastiajn operaciojn. Sed antaŭ nelonge la putriĝo de la kemia substanco injektita en ŝiajn gambojn kaŭzis ulceriĝon de la gamba muskolo. Por forigi tiun plenigaĵon Urach suferis sepsan ŝokon, kaj per tio ŝi preskaŭ perdis sian vivon. Iom pli frue Urach akceptis intervjuon, en kiu ŝi unuafoje montris sian suferan sperton kaj ankaŭ faris averton al aliaj estulinoj.

Urach iam estis rigardita kiel unu el la plej belaj virinoj en Brazilo. En la tempo, kiam kulminis ŝia famo, ŝi ricevis multe da plastiaj operacioj. Sed nun ŝi diras, ke ŝi neniam akceptos plastian operacion, nek plu eniros en operaciejon kiel en superbazaron. Ŝi asertas, ke pro la freneza amo al vanteco ŝi estas punita de dioj, kaj ke ŝi iam plenmense ĉasis belon, kaj tamen tio ne faris ŝin pli bela, sed male pli malbela.

Urach konfesas: "La doloro neesprimeblas, kvazaŭ al mi haŭto disŝiriĝus de muskolo. Tia ĉi doloro teruriĝas tiel forte kiel dolorige al medolo." Ŝi ĵuras, ke ŝi faru al virinoj averton pri "danĝero de plastia operacio". Urach diras: "La cikatroj sur la gamboj akompanos min en mia resta vivo, sed tio rimarkigas al mi, ke mi postvivas. Nun mi volontas diri al aliaj virinoj, ke vanteco ne reprezentas ĉion. Se tiuj ĉi cikatroj povus roli kiel avertilo por aliaj estulinoj kaj helpi ilin liberiĝi de morto, tiam mi volas elporti ĉion ĉi."

Nun Urach restas en la hejmo por fari ripozkuracadon. Ŝia tuta resaniĝo havas ankoraŭ longan tempon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto