Vizitu Forumon

Lamaisma templo Yonghegong

(GMT+08:00) 2015-01-21 08:46:12     Redaktoro:Pluveta

En Pekino troviĝas multaj karakterizaj antikvaj konstruaĵoj, sed el ili nur unu antikva konstruaĵo sola posedas samtempe trajtojn de la han-a, manĉura, mongola kaj tibeta naciecoj, jen estas la templo Yonghegong.

Yonghegong estas unu el la monde famaj temploj de la tibeta budaismo. Ĝi areas je pli ol 60 mil kvadrataj metroj kaj havas pli ol mil halojn. Origine Yonghegong estis princdomo de Yinzhen, la kvara filo de imperiestro Kanxi de la dinastio Qing. En la jaro 1723, Yinzhen heredis la tronon, kaj lia familio transloĝiĝis en la Imperiestran Palacon laǔ kutimo. Li ordonis rekonstrui duonon de Yonghegong kiel kastelon, kaj donacis la alian duonon al lamao Zhangjiahu-tuketu kiel templon de Flava Lamaismo.

Flava Lamaismo estas unu el la sektoj de lamaismo. Ĝia iniciatinto Luobuzang Zhakeba (alinome: Luosangzhaba, 1357 – 1419 p.K.) lamaiĝis en sia 8-jara aĝo, kaj studis la lamaisman doktrinon en Tibeto ekde sia 17-jara aĝo. Poste Flava Lamaismo fariĝis la reganta religio de Tibeto. Ĉar membroj de tiu sekto ĉiuj portas la flavan veston, tial la sekto estis nomata Flava Lamaismo. La iniciatinto Luobuzang Zhakeba faris la gravan kontribuon al reformado de la lamaisma doktrino. La du viv-budhoj Dalai kaj Banchan de la tibeta budaismo ambaǔ estis liaj eminentaj disĉiploj.

En la templo Yonghegong abundas kulturaj relikvoj kaj antikvaj konstruaĵoj, kaj la plej distingiĝaj estas jenaj tri raraĵoj:

Unu el la tri raraĵoj estas Arahata Monto en la malantaǔa parto de la Halo Falun. La monto altas je 4 metroj kaj longas je pli ol 3 metroj. Ĝi estis delikate skulptita per palisadra ligno. Rigardante de malproksime, oni povas vidi, ke sur la monto estas kvieta ravino, malhel-verdaj pinoj, brilaj pagodoj, antikvaj pavilonoj kaj kioskoj, profundaj grotoj, zigzagaj padoj, ŝtonaj ŝtuparoj, pontetoj kaj rojoj. Rigardante de proksime, oni povas apreci la lertan gravuran arton, kombiniĝon de imaginaraj altaĵoj kaj kavoj kun la konkretaj, aranĝitaj laŭ la natureca ondado. Laǔ deklivo de la monto vidiĝas 500 arahatoj, kies figuroj kvankam estas negrandaj, tamen ĉiu el ili estis delikate skulptita kun la propra trajto kaj aspektas vivece. La Arahata Monto estas skulptura trezoro. Bedaǔrinde estas, ke pro milita detruiĝo, la nombro de la arahatoj sur la monto nun restas nur 449.

La dua el la tri raraĵoj estas la statuo de Majtrejo sidanta en la halo Wanfuge. La halo Wanfuge estas nomata ankaǔ Budha Turo, kaj estas la plej alta konstruaĵo en la templo Yonghegong. Ĝi altas je pli ol 30 metroj, kun tritavolaj suprenlevitaj tegmentrandoj, kaj havas la lignan strukturon. Rigardate de ekstere, ĝi aspektas kiel tri-etaĝa domo, sed rigardate el interne, ĝi fakte estas alta turo sen la vando de etaĝaj plankoj. Centre de la turo sidas la monde fama statuo de Majtrejo skulptita per la blanka palisandro. La statuo altas je 26 metroj, kaj ties 8-metra parto restas subtere.

La 18-metra parto de la statuo estas surtere, la statua diámetro havas 8 metrojn, kaj la totala pezo de la statuo atingis proksimume cent tunojn. Ĝi estas la monde plej granda statuo el la sola ligno. Dum riparado al ĝi en la jaro 1979, oni trovis, ke spite la historian metamorfozon en 200 jaroj, la palisandro enterigita subtere ankoraŭ restas malmola kaj sendifekta. Tio plene spegulas altan nivelon de ĉinaj antikvaj metiartistoj en la ligna skulptado kaj protektado de kulturaj relikvoj.

La tria el la tri raraĵoj de la templo Yonghegong estas la statuo de Ŝakjamunio el la kupra muldilo en la turo Zhaofolou. En la malantaŭa flanko de la statuo vidiĝas ekraneska aǔreolo. La aǔreolo kaj niĉo de la statuo ambaǔ estis majstre gravuritaj per valorega orfibra ligno Nanmu kun la eksterordinara valoro. La budha niĉo supren etendiĝas ĝis la plafono, okupante la spacon de du ĉambroj kaj dividiĝas en tri tavoloj interne kaj ekstere. Sub la subiranta suno, la budha statuo vidiĝas ankoraǔ pli impone. Malantaǔ ĝia kapo, kupra spegulo inkrustita sur la ekraneska aǔreolo disradias blindigan brilon, kiu reflektiĝante kune kun neestingiĝaj lampoj de la turo, heligas la spacon pompe kaj sankte. La du kolonoj de la budha niĉo estis surgravuritaj per figuroj de oraj drakoj, kaj sur ĝia orumita trabo gravuriĝis 99 drakaj figuroj el diversaj pozoj. Ĉiuj gravuraĵoj estas majstraĵoj.

Krom la supremenciitaj tri raraĵoj, ankaǔ la konstruoj kaj dekoracioj de la templo Yonghegong havas la okulfrapan trajton. Ekzemple, la halo Falun estas konstruo kun kruca formo. Ĝia tegmento kun kvin orumitaj stupaoj estas la tibet-stila, havas rimarkindan trajton de la tibeta arkitekturo, kaj estas frukto de kombiniĝo de kulturoj kaj artoj de la han-a kaj tibeta naciecoj. Ni prezentu alian ekzemplon: En la lamaisma templo Yonghegong estas kvarlingva steleo, sur kiu gravuriĝis artikolo verkita de imperiestro de la dinastio Qing sub la titolo "Pri Lamaismo". Temas pri origino de lamaismo kaj politikoj de la Qing-dinastia registaro pri lamaismo. La artikolo estis gravurita en la han-a, manĉura, mongola kaj tibeta lingvoj, tio enkorpigis la nacian solidarecon. En la jaro 1981, la lamaisma templo Yonghegong malfermiĝis al turistoj, kaj ĉiujare miliono da en- kaj ekster-landaj personoj alvenas al ĝi por vizito aǔ kulto. Nuntempe tiu templo estas ne nur budaisma sanktejo, sed ankaǔ kultura kaj arta trezorejo de la han-a, manĉura, mongola kaj tibeta naciecoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto