Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Januaro 22)

(GMT+08:00) 2015-01-22 17:23:26     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de januaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ekonomia reformado kaj regionaj iniciatoj de Ĉinio profitigas tutmondon; Usono faris unuan juĝdecidon pri dumpingo de ĉinaj pneŭoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en Davos, Svisio malfermiĝis la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo 2015. Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris specialan paroladon, eksplikante freŝajn ekonomiajn politikojn de Ĉinio. Li diris, ke la ĉina ekonomio, la dua plej granda en la mondo, ne estas direktita al malmola surteriĝo; la ĉina ekonomio iris en la novan normalon kaj estis akomodita al mez-rapida kresko. Li akcentis, ke Ĉinio firme antaŭenpuŝos la strukturan reformdon. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio adoptas efikajn rimedojn por antaŭgardi kontraŭ latentaj riskoj de ŝuldo kaj financo kaj akcelas reformadon de financa sistemo.

Posttagmeze de tiu tago en Davos Li Keqiang ĉeestis dialogon kun reprezentantoj de la Internacia Negoca Konsilio de la Monda Ekonomia Forumo kaj interŝanĝis opiniojn kun komercaj kaj industriaj entreprenistoj.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio plenamplekse profundigas la reformadon, kaj ĉi-jare la reformado estos plu antaŭenigita en ĉefaj sektoroj, kaj la ĉefa tasko estas akordigi la rilatojn inter la registaro kaj la merkato. Responde al la demando pri risko de la ĉina ekonomio, li diris, ke iom fluktuis la bienaĵa merkato de Ĉinio, tamen estas stabile antaŭenigata plu urbanizo, kaj tio eligos grandegan potencialon. Li akcentis, ke la ĉina registaro intensigos la transformadon de kabanoj kaj garantios la loĝadon de malriĉuloj. Responde al demando pri klimata ŝanĝiĝo, li diris, ke Ĉinio klopodos redukti la proporcion de fosiliaj energifontoj, precipe karbo en la energikonsumado kaj enkondukos teknikojn de pura karbo. Li esperis, ke la evoluintaj landoj eksportos al Ĉinio pli da teknikoj de pura karbo.

La saman tagon en Davos Li Keqiang interparolis kun Simonetta Sommaruga, prezidanto de la Svisa Federacio. Li diris, ke la kuranta jaro signas la 65an datrevenon de la ĉina-svisaj diplomatiaj rilatoj, kaj Ĉinio volas preni tion kiel oportunon por firmigi politikan interfidon kaj profundigi pragmatan kunlaboron kun Svisio, kaj puŝi la duflankajn rilatojn al pli alta nivelo por feliĉigi la du popolojn.

Li Keqiang proponis, ke la du landoj oftigu altnivelan kontakton kaj dialogon, pliigu komunajn konsentojn kaj akcelu interkomprenon kaj reciprokan fidon. Li esperis, ke la du flankoj profundigos kunlaboron en pintklasa manufakturado, energiŝparo kaj mediprotekto, moderna agrikulturo kaj aliaj kampoj. Li akcentis, ke Ĉinio bonvenigas la svisan flankon partopreni en la internaciiga procezo de juano, subtenas la establon de juana forborda merkato de Zuriko kaj volas doni al Svisio la investan kvoton de 50 miliardoj da juanoj sub la programo de Kvalifikita Fremda Instituci-Investanto.

Sommaruga diris, ke Svisio kaj Ĉinio komprenas kaj fidas unu la alian kaj havas profundan amikecon; estas fruktodona la dialogo kaj kunlaboro inter la du landoj en multaj kampoj, kaj kompaktaj estas popolaj kontaktoj. Li emfazis, ke la kuranta jaro havas gravan signifon por la duflankaj rilatoj. Svisio volas preni la 65an datrevenon kiel oportunon por grandigi reciprokprofitan kunlaboron kaj profundigi la popolan amikecon.

La Komerca Departemento de Usono merkrede faris unuan decidon pri dumpinga marĝeno de importitaj pneŭoj por pasaĝeraj veturiloj kaj malpezaj kamionoj el Ĉinio. Tio signas, ke Usono eble metos punajn doganojn super tiujn produktojn.

La departemento faris unuan juĝdecidon, ke la produktoj el Ĉinio estis venditaj en Usono je la dumpinga marĝeno de 19,17% ĝis 87,99%.

Lastan novembron, la departemento anoncis, ke produktantoj kaj eksportistoj de tiaj produktoj el Ĉinio ricevis kompensan subvencion de 12,5% ĝis 81,29%.

Jen Psaki, proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, merkrede diris, ke Usono rifuzas la proponon de Nord-Koreio pri senkondiĉa rekomenco de la ses-partia interparolo, kaj refoje urĝas Nord-Koreion plenumi siajn promesojn.

Psaki diris en regula gazetara konferenco, ke Nord-Koreio devas plenumi siajn internaciajn devojn kaj promesojn faritajn en la komuna deklaro de la jaro 2005. Ŝi diris, ke la pilko restas ĉe la nord-korea flanko, kaj Usono kompreneble rifuzas ĉiujn senapogajn proponojn.

Merkrede en Havano delegacioj de Kubo kaj Usono komencis intertraktadon. La du partioj diskutis pri migrantoj kaj interkonsiliĝos pri principoj kaj paŝoj por normaligo de diplomatiaj rilatoj kaj remalfermiĝo de ambasadorejoj.

Josefina Vidal Ferreiro, estro de la kuba delegacio kaj ĉefo de la sekcio pri usonaj aferoj en la kuba Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, opiniis, ke la intertraktado estis konstruiva.

La jemena novaĵ-agentejo SABA merkrede raportis, ke post intertraktado la jemena registaro kaj la ŝijaista grupo Houthi faris interkonsenton por fini la politikan krizon en la ĉefurbo Sanao.

La raporto diris, ke jemena prezidento Abd-Rabbu Mansour Hadi kaj reprezentantoj de la ŝijaista grupo faris interkonsenton en la prezidenta rezidejo. La du flankoj konsentis revizii la konstitucion por kontentigi postulojn de ĉiuj politikaj grupoj; la ŝijaista grupo Houthi, kaj la grupo Suda Movado, kiu klopodas por sendependeco de la suda regiono, akiros pli da sidlokoj en la kabineto.

La ŝijaista grupo Houthi konsentis liberigi direktoron de la oficejo de prezidento, retiris militantojn ĉirkaŭ la prezidenta rezidejo, redoni prezidentejon kaj ĉirkaŭan militistan kampadejon, malkonstrui kontrolejojn en la ĉefurbo Sanao kaj permesi al ĉiuj registaraj organoj rekomenci la laboron.

Merkrede Ĉinio urĝis Vatikanon krei kondiĉojn por plibonigi la duflankajn rilatojn responde al la telegramo sendita de la papo Francis al ĉina prezidanto Xi Jinping.

Responde al ĉi-rilata demando, Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio volas fari konstrueman dialogon kun Vatikano surbaze de rilataj principoj.

Ĉinio plurfoje deklaris siajn kondiĉojn por plibonigi la rilatojn kun Vatikano. Konkrete dirite, Vatikano devas tranĉi siajn tiel nomatajn "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano kaj agnoski la Popolan Respublikon de Ĉinio kiel la solan registaron, kiu reprezentas Ĉinion.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto