Vizitu Forumon

Ĉinio pozitive taksas kvar-landan interkonsenton pri ukraina krizo

(GMT+08:00) 2015-01-22 20:04:14     Redaktoro:Yu Rongkang

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio pozitive taksas la interkonsenton de ministroj pri eksterlandaj aferoj el Rusio, Germanio, Francio kaj Ukrainio, kaj esperas, ke tio servos por mildigi la krizon en orienta Ukrainio kaj eviti eskaladon de la situacio.

Merkrede en Berlino kunvenis la kvar-landaj ministroj por diskuti pri solvado de la ukraina krizo sur la bazo de la minska interkonsento. Ili reasertis la gravecon komplete efektivigi la minskan interkonsenton kaj urĝis la du partiojn de la konflikto en orienta Ukrainio tuj haltigi la batalon kaj retiri pezajn armilojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto