Vizitu Forumon

Aferoj viditaj en la tria arestejo de la urbo Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2015-01-23 14:02:36     Redaktoro:Xiong Shan

En iu sunbrila tagmezo, raportistino venis al la tria arestejo de la urbo Ŝanhajo. Kiam ŝi atingis, estis la libera tempo por arestitoj. Zhao Xiaoxin faris parolon kun civila policano Yang Shuliang en psikologia konsultejo pri lastatempaj ĉagrenaj aferoj.

Zhao Xiaoxin diris: Estas malhonorite, ke mi faris krimon. Origine mi planis edziĝi, tamen nun mi ne scias ĉu mi povos fari tion aŭ ne.

La policano diris: Ĉu ŝi povas teni sian promeson, tio havas grandan influon al vi. Ĉu tiu premo estos pli kaj pli granda?

Zhao Xiaoxin diris: Tiu premo estas pli kaj pli granda. Se tiu afero restas en mia kapo en pli longa tempo, do mi pensas pri la plej malbona okazo.

La policano Yang Shuliang respondecas pri medicina laboro kaj ankaŭ estas psikologia konsultisto de la arestejo. Li diris al raportistino, ke li jam faris nemalmultajn psikologiajn konsultajn laborojn por la arestitoj.

Yang Shuliang diris: "Mi jam faris psikologiajn konsultajn laborojn en tiuj jaroj por 31 arestitoj. Kiaj arestitoj bezonas psikologian konsultadon? Iuj propramove petas por psikologia konsulto; kaj aliaj havas ŝanĝiĝon en konscio, spirito kaj parolo, do ni iniciate faras psikologian konsultadon por ili. Per la konsulta kaj reguliga aktivado, la efiko estas bona."

La psikologia konsulta laboro en la arestejo ne estas freŝa afero. Fakte en la lastaj jaroj, la ideo de la administrado de la arestejoj en la tuta mondo havas grandan ŝanĝiĝon. Ĉiuj diversaj bazaj instalaĵoj pli kaj pli boniĝas kaj homaj amoj en la arestejo ĉiam pli fortiĝas. Huang Zhi, vicestro de kontrola trupunuo de la ŝanhaja buroo de publika sekureco, diris: "Oni ŝanĝis la ideon. Ĉiuj arestitoj ne estas krimuloj. Do ili devas havi siajn rajtojn kaj ni havas 15 regulojn por garantii tion."

Tiuj 15 reguloj inkluzivas sciigon pri rajtoj kaj devoj; aranĝon pri ĉiutaga vivo; garantion pri rajto je vivo kaj sano; garantion pri edukado; ktp.

Fakte pro tiuj reguloj, la administra laboro de la tria arestejo de la urbo Ŝanhajo estas pli norma kaj scienca.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto