Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Januaro 23)

(GMT+08:00) 2015-01-23 17:20:22     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de januaro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto emfazis enradikiĝon de konstruo de pli forta armeo; Ĉinio strikte efektivigas kriterion de ekzekuto. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis fortikigon de baznivelaj unuoj en konstruado de pli forta armeo, kiam li faris paroladon al trupoj garnizonantaj en Kunming, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan.

Xi Jinping, ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris al la soldatoj, ke ili devas sekvi la instrukciojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Centra Milita Komisiono, kaj klopodi por solidigi la bazon de la armea konstruado kaj akceli la armean konstruadon en la baznivelaj unuoj.

Ĵaŭde matene en Zuriko ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Margaret Chan, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano. Li diris, ke la epidemio Ebola estas unu el la ĉefaj defioj alfrontataj de la internacia komunumo ekde la lasta jaro, kaj la ĉina popolo rigardas la suferon de la trafitaj landoj kiel sian kaj etendis la manon de helpo al la landoj. Li diris, ke Ĉinio liveris helpmaterialojn kaj sendis kelkcent medicinistojn kaj specialistojn al tiuj landoj. Li diris, ke la Monda Ogranizo pri Sano ludis gravan kunordigan rolon en la batalo kontraŭ Ebola. Li laŭdis ŝin, ke ŝi kelkfoje iris al la epidemia regiono por gvidi la agadon.

Margaret Chan laŭdis Ĉinion pro ĝia grava rolo en la batalo kontraŭ Ebola kaj ĝiaj helpoj al la landoj trafitaj de la epidemio. Ŝi diris, ke la batalo ankoraŭ alfrontas grandan defion kaj bezonas komunan klopodon de tiuj landoj.

La Plej Supera Popola Juĝejo de Ĉinio informis, ke en la nova jaro ĉinaj juĝejoj klopodos korekti justicajn misjuĝojn kaj maljustajn akuzojn, fortigi la leĝan garantion de juĝado, kaj perfektigi la sistemon por pli efike antaŭgardi kontraŭ misjuĝoj kaj maljustaj akuzoj kaj ĝustatempe korekti misjuĝojn. Krome, ĉinaj juĝejoj strikte efektivigos la kriterion de ekzekuto kaj garantios, ke ekzekuto estos aplikata nur por tre malmultaj gravaj krimuloj.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde adoptis la rezolucion, renovigante la sankciojn kontraŭ la Centr-Afrika Respubliko por ankoraŭ unu jaro.

En la unuanime adoptita rezolucio, la Sekureca Konsilio esprimis gravan maltrankvilon pro la kontinua tumulto de la Centr-Afrika Respubliko fare de armitaj grupoj, kaj konstatis, ke situacio en la Centr-Afrika Respubliko daŭre konsistigas minacon al internacia paco kaj sekureco en la regiono.

La Sekureca Konsilio pluvalidigas la sankciojn al ĉiuj individuoj implikitaj en subfosado de la paco, stabileco kaj sekureco de la Centr-Afrika Respubliko, kaj urĝis ĉiujn membroŝtatojn daŭrigi serion da rimedoj, inkluzive de embargo de armiloj, malpermeso de vojaĝo kaj frostigo de aktivoj, kiuj devas daŭri ĝis la 29 de januaro 2016.

Sergey Naryshkin, prezidanto de la rusa Ŝtata Dumao, ĵaŭde diris, ke Rusio ne eliminos la eblecon sin retiri el la Konsilio de Eŭropo, se la lasta ne rekomencos leĝajn rajtojn de Rusio.

Tiutage dum sia intervjuo kun raportisto de la novaĵ-agentejo Interfax, Naryshkin diris, ke iu ajn membro de la Konsilio de Eŭropo rajtas sin retiri. Li emfazis, ke se la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo ĉi-jare ne povos rekomenci ĉiujn leĝajn rajtojn de Rusio, precipe la voĉdonan rajton, Rusio konsideros retiron el la organizo.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon ĵaŭde esprimis maltrankvilon pro malboniĝo de la situacio en Demokratia Respubliko Kongo kaj alvokis, ke la registaraj sekurectrupoj kaj la protestantoj de la lando maksimume sin detenu kaj evitu refojan konflikton.

Tiutage en regula gazetara konferenco, Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario, voĉlegis deklaron de Ban Ki-moon. La deklaro diris, ke malboniĝis la situacio en la ĉefurbo Kinŝaso kaj kelkaj aliaj urboj, post kiam la Nacia Asembleo adoptis amendon de la leĝo pri elektado, kaj ĝenerala sekretario de UN estis profunde maltrankvila pri tio. Li kondamnis la tumulton, kiu rezultigis morton kaj vundiĝon de homoj.

Li urĝis ĉiujn partiojn rekomenci politikan dialogon kaj garantii, ke la elekto-rilataj aferoj estu diskutataj en inkluziva kaj paca maniero. Li emfazis, ke la lando devas okazigi fidindan, pacan kaj ĝustatempan elektadon laŭ la konstitucio.

La Centra Banko de Eŭropo ĵaŭde decidis komenci kvantan malstreĉon per la aĉeto de publikaj kaj privataj valorpaperoj por trakti la kontinuan malaltan inflacion.

Mario Draghi, prezidanto de la Centra Banko de Eŭropo, diris, ke la aĉeto komenciĝos en marto de la kuranta jaro kun la monata kvanto de 60 miliardoj da eŭroj, kaj estis intencita por daŭri ĝis la fino de septembro de 2016.

Ĵaŭde en Havano okazis interparolo inter delegacioj de Kubo kaj Usono. Ili interkonsiliĝis pri renormaligo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Reprezentantoj de la du landoj diskutis pri paŝoj de remalfermo de ambasadorejoj. Tamen ankoraŭ estas neniu horaro. La du flankoj diskutis ankaŭ pri aviada sekureco, protekto de mara medio kaj batalo kontraŭ la malsano Ebola.

La usona delegaciestro Roberta Jacobson diris, ke la interparolo estas pozitiva kaj fruktodona malgraŭ grandaj diferencoj inter la du landoj.

La kuba delegaciestro Josefina Vidal Ferreiro emfazis, ke la renormaligo de la duflankaj rilatoj devas iri en la kadro de UN kaj la internacia leĝo kaj surbaze de egaleco, ne-interveno en alies internajn aferojn kaj respekto al popola volo.

La reĝa palaco de Saud-Arabio vendrede anoncis, ke saud-arabia reĝo Abdullah mortis kaj lia duonfrato Salman fariĝis la nova reganto.

Abdullah bin Abdulaziz Al Saud, 91-jara, estis enhospitaligita en la lasta decembro pro pneŭmonito kaj spiris helpate de aparato. Li mortis je la 1a horo vendrede matene laŭ la loka tempo. Lia duonfrato Salman bin Abdulaziz Al Saud, 79-jara, estis nomumita kiel kronprinco en junio de 2012.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto