Vizitu Forumon

Xi Jinping esprimis sian kondolencon al la nova reĝo de Saud-Arabio

(GMT+08:00) 2015-01-24 15:30:56     Redaktoro:Xiong Linping

La 23an de januaro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis mesaĝon al Salman Bin Hamad al-Khalifa, la nove enoficigita reĝo de Saud-Arabio, pro la forpaso de la saudarabia reĝo, Abdullah Bin Abd al-Aziz, je malsano. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo Xi Jinping esprimas profundan funebron pro la forpaso de la reĝo Abdullah kaj sinceran kondolencon al la reĝo Salman, la saudarabiaj registaro kaj popolo, kaj al la familianoj de la reĝo Abdullah.

En la mesaĝo Xi Jinping skribas, ke la forpaso de la reĝo Abdullah ne nur estas grandega perdo de la saudarabia popolo, sed ankaŭ perdigis al la ĉina popolo sinceran amikon; pri tio li sentas profundan bedaŭron.

Xi Jinping diras, ke la ĉinaj registaro kaj popolo alte ŝatas la amikecon inter Ĉinio kaj Saud-Arabio kaj kredas, ke la strategia amikeco dulanda, sub komuna penado de la du partioj, certe evoluu antaŭen.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto