Vizitu Forumon

Xi Jinping adresis gratulmesaĝon por "Ĉina Turismojaro" en Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2015-01-24 16:08:15     Redaktoro:Xiong Linping

La 23an de januaro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendigis gratulan mesaĝon por la "Ĉina Turismojaro", kies malfermiĝo okazos en Seulo, Sud-Koreio, kaj en ĝi li deziras, ke la "Ĉina Turismojaro" kronu sin per sukceso.

Xi Jinping diras, ke la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Koreio havas longan historion; la korea popolo tre bone konas profundajn elementojn de la ĉina kulturo, same kiel la ĉina popolo tre aprezas apartan ĉarmon de la korea kulturo, ĉi tio metas solidan bazon por socikultura interŝanĝo de la du landoj, kaj ankaŭ por dulanda turismo. Xi Jinping esperas, ke la du landoj, profite de tiu ĉi okazo, amplekse plivastigu kunlaboron kaj interkomunikadon en turismo kaj kulturo kaj faru novan kontribuon al la evoluado de la duflanka rilato kaj al la kreskigo de la amikeco inter la dulandaj popoloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto