La 23an de januaro la ĉina vicĉefministro Wang Yang, faranta oficialan viziton en Sud-Koreio, en Suelo intervidiĝis kun la sudkorea prezidentino Park Geun-hye.
Antaŭ ĉio Wang Yang transdonis al Park Geun-hye la parolan mesaĝon de Xi Jinping, kiu pozitive taksas la rilatojn inter Ĉinio kaj Sud-Koreio kaj substrekas, ke li volas kune kun Park Geun-hye klopodi por ĝustatempe interŝanĝi opiniojn pri problemoj komune zorgataj kaj pri la strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Sud-Koreio.
Wang Yang diris, ke sub la prizorgo kaj instigo de la dulandaj ŝtatestroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio evoluas potence, la esenca kunlaboro ĉiam profundiĝas. Li esperis, ke la du landoj kune faru strebon, por ke la ĉina-korea interkonsento pri libera komercado estu pli frue subskribita kaj ekvalidigita, kaj por ke la regionekonomia integriĝo en Azio kresku.