Vizitu Forumon

Usono kaj Kubo faros dialogon por restarigi diplomatiajn rilatojn

(GMT+08:00) 2015-01-24 17:49:38     Redaktoro:Xiong Linping

La 23an de januaro Roberta Jacobson, usona asistanta ŝtata sekretariino pri aferoj de la okcidenta hemisfero, en Havano diris, ke Usono kaj Kubo faros daŭran dialogon por restarigi diplomatiajn rilatojn.

En la gazetara konferenco, tiutage okazinta en la rezidejo de estro de la usona oficejo por interesoj en Kubo, Roberta Jacobson diris, ke Usono havas sincerecon "kune fini la suferon kaj miskompreniĝon inter la du landoj kaj inter la dulandaj popoloj dum pli ol kvindek jaroj, sed tio ne eblas plenumiĝi en unu tago aŭ unu monato".

Roberta Jacobson konfesis, ke ekzistas granda malkonkordo inter la du landoj, sed ŝi samtempe opiniis, ke sed malkonkordo ne signifas, ke la du landoj ne povos restarigi diplomatiajn rilatojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto