Vizitu Forumon

Yang Jiechi faris kondolencan viziton al Saud-Arabio

(GMT+08:00) 2015-01-25 15:52:18     Redaktoro:Xiong Linping

La 24an de januaro Yang Jiechi, speciala sendito de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj membro de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, en Riado ĉeestis la funebraĵon por la saudarabia eksreĝo Abdullah Bin Abd al-Aziz kaj faris mallongan interparolon kun la saudarabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud.

En la nomo de la ĉinaj ŝtataj gvidantoj, registaro kaj popolo Yang Jiechi esprimis profundan funebron pro la forpaso de la reĝo Abdullah, kaj transdonis al la reĝo Salman parolan mesaĝon de prezidanto Xi Jinping. Xi Jinping mesaĝas, ke la reĝo Abdullah estis politikisto havanta strategian rigardon kaj alte respektata, kaj faris gloran kontribuon por la stabiligo de la socio kaj la evoluigo de la ekonomio en la reĝolando Saud-Arabio kaj por la protekto de paco kaj stabileco en la mondo kaj regiono; kaj la reĝo Abdullah alte atentis kaj plenforte antaŭenigis la kunlaboron inter Ĉinio kaj Saud-Arabio en diversaj kampoj. "Perdinte tian intiman amikon, mi sentas grandan doloron," Xi Jinping diras.

La reĝo Salman esprimis sian dankon pro tio, ke prezidanto Xi Jinping sendis specialan reprezentanton al la funebraĵo. Kaj krome li deziris, ke Xi Jinping pli frue vizitu Saud-Arabion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto