Vizitu Forumon

Ban Ki-moon alvoki restarigi la minskan interkonsenton

(GMT+08:00) 2015-01-25 16:16:19     Redaktoro:Xiong Linping

La 24an de januaro, pere de sia proparolanto, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, faris deklaron kaj kondamnis, ke urba kvartalo en orienta Ukrainio estis atakita, kaj ke popolaj armitaj fortoj sin tiris el la militpaŭza interkonsento. Li urĝis, ke la koncernaj partioj observu la minskan interkonsenton, tuj restarigu la sekurecon, teritorian integrecon kaj stabilecon de Ukrainio.

Ban Ki-moon alvokis al ĉiuj partioj fari duoblan penadon por restarigi la minskan interkonsenton. Li substrekis, ke la sekureco, teritoria tuteco kaj stabileco de Ukrainio strikte sin ligas kun la sekureco kaj stabileco de tiu ĉi regiono, kaj sekve la interkonsento nepre tuj estu restarigita.

La 24an de januaro unu kvartalo de la ĉemara urbo Mariupol en orienta Ukrainio estis atakita de obusoj, kaj en la evento mortis dek ses homoj, vundiĝis okdek sep, kaj ĉiuj estas civiluloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto