Vizitu Forumon

Iniciatintoj de "okupado de centro" akceptas enketadon

(GMT+08:00) 2015-01-25 16:49:46     Redaktoro:Xiong Linping

Antaŭtagmeze de la 24a de januaro la tri iniciatintoj de la "okupado de centro", nome Dai Yaoting, Chen Jianmin kaj Zhu Yaoming, laŭ "rendevuo je aresto", venis al la policejo por akcepti enketadon. Laŭinforme, tiuj tri homoj sin rilatigas al tri krimoj, tio estas: ili varbis kaj organizis homojn partopreni en amaskunveno sen aprobo, kaj ankaŭ si mem enestis en ĝi.

La 24an de januaro Zeng Weixiong, estro de la honkonga policejo, diris, ke ĝis nun la polico jam "arestis laŭ rendevuo" ĉirkaŭ tridek personojn, kiuj iam kontraŭleĝe partoprenis en la "okupado de centro", kaj iliaj eldiroj jam estis registritaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto