Vizitu Forumon

Unu japana ostaĝo eble estis kap-hakita de IŜ

(GMT+08:00) 2015-01-25 17:25:27     Redaktoro:Xiong Linping

Video, kiu aperis en Interreto la 24an de januaro, montras, ke Kenji Goto, japana ĵurnalisto kidnapita de la ekstremisma organizaĵo "Islama Ŝtato" (IŜ), asertis, ke Haruna Yukawa, la alia japana ostaĝo kidnapita de IŜ, jam estis mortigita, kaj krome, ke IŜ postulis, ke oni liberigu krimulinon, kiu, suspektite, iam faris memmortigan atakon.

La informa servo SITE, kiu delonge faras kontroladon pri agadoj de IŜ, asertis, ke tujter-paĝo koncernanta al IŜ lastatempe elsendis novan videon tri minutojn longan, en kiu 47-jara Kenji Goto levtenas en ambaŭ manoj foton de 42-jara Haruna Yukawa, jam kap-hakita.

La japana registaro nun estas konfirmanta, ĉu la video estas vera aŭ ne. Kaj iu japana altrangulo diris, ke mortigo de japana ostaĝo fare de IŜ estas neniel akceptebla.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto