Vizitu Forumon

Fan Changlong intervidiĝis kun pakistana terarmea stabestro

(GMT+08:00) 2015-01-25 18:22:04     Redaktoro:Xiong Linping

La 25an de januaro Fan Changlong, vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, en la Domo Bayi intervidiĝis kun la pakistana terarmea stabestro Raheel Sharif.

Fan Changlong diras, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano estas intimaj, kaj la kunlaboro de la dulandaj armeoj estas reala, vasta kaj profunda; ke Ĉinio forte kondamnas la terorisman atakon al la elementa lernejo de la pakistana terarmeo, kaj ke Ĉinio, same kiel ĉiam, subtenos, ke la pakistanaj registaro kaj armeo proteku sian sekurecon kaj stabilecon de la ŝtato kaj faru batalon kontraŭ teroristaj fortoj.

Raheel Sharif dankas, ke Ĉinio delonge faras subtenon kaj helpon al Pakistano, kaj diras, ke Pakistano ĉiam fortigos amikan kunlaboron inter la dulandaj armeoj kaj kune kun Ĉinio konservos sekurecon kaj stabilecon de la regiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto