Vizitu Forumon

Japanoj postulas savi ostaĝon kidnapitan de IŜ

(GMT+08:00) 2015-01-26 09:44:12     Redaktoro:Selena

Dimanĉe posttagmeze japanaj popol-amasoj lanĉis proteston antaŭ la ĉefministrejo en Tokio. Ili kritikis ĉefministron Abe Shinzo, ke lia decido pri ŝanĝo de sekureca politiko kaŭzis la malfeliĉon. Ili forte postulis, ke la registaro savu la ostaĝon kidnapitan de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Abe Shinzo, kiu vizitis la mezorientan regionon, asertis en la sama tago, ke la mortigo de japana ostaĝo fare de IŜ estas neniel akceptebla, kaj la sekureco de japana ostaĝo estas plej grava, tamen Japanio absolute ne kompromisos pri tio. Laŭ opinisondo, lia sinteno ne utilas al savado de la alia ostaĝo Kenji Goto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto