Vizitu Forumon

Greka opozicia partio antaŭis en la elektado

(GMT+08:00) 2015-01-26 10:13:30     Redaktoro:Selena

Dimanĉe vespere la greka registaro publikigis la rezulton de unua statistiko de la elektado. Koalicio de Radikala Maldekstro --- la plej granda opozicia partio, kiu oponas striktan monpolitikon kaj la nunan interkonsenton pri helpo, antaŭis en la elektado, kaj Nova Demokratia Partio --- la ĉefa reganta partio okupis la duan lokon.

Alexis Tsipras, gvidanto de la Koalicio de Radikala Maldekstro, diris en la celebra kunveno en la centro de Ateno, ke lia ĉefa tasko estas reakiri la ŝtatan dignon. Li reasertis, ke Grekio intertraktos kun internaciaj ŝuldatoj por trovi solvon justan, praktikeblan kaj utilan al ĉiuj koncernaj partioj. Li asertis, ke Grekio ne konfliktos kun la ŝuldatoj, nek bankrotos, nek sin retiros el la eŭrozono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto