Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Februaro 19)

(GMT+08:00) 2015-02-19 17:22:51     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de februaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ban Ki-moon donis festajn bondezirojn al la ĉina popolo, transmaraj elmigintoj kaj ĉin-devenuloj; Ukraina registara armeo jam retiriĝis el la orienta urbo Debalt'sevo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN donis festajn bondezirojn al la ĉina popolo, transmaraj elmigintoj kaj ĉin-devenuloj per video.

Tiutage li faris la salutparolon pere de ĉinlingva-versia oficiala retejo de UN. En la videaĵo Ban Ki-moon unue diris per la ĉina lingvo: "Feliĉan Printempan Feston! Mi estas Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN." Sekve li donis festajn salutvortojn kaj bondezirojn per la angla lingvoj. Li diris: "estas granda honoro, ke en Ĉinio troviĝas multaj subtenantoj de UN, kaj vi estas la plej grava por klopodo de UN por sukcese akceli pacon, disvolvon kaj humanajn aferojn." Fine li donis al la ĉinoj, ĉinaj elmigrintoj kaj ĉin-devenuloj sinceran saluton kaj deziras al ili sanon, feliĉon kaj ĉion glatan!

La unua tago de la ferio de Printempa Festo, estas la fina tago de la lasta jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro, kaj de tiu tago jam estas pretaj ĉinaj diverslokaj turismaj fakoj kaj laborantoj en vidindejoj. Laŭ antaŭkalkulo estos 250 milionoj da turistoj, pli multe je 11% ol en la lasta jaro, kaj 140 miliardoj da juanoj de enspezo, pli multe je 13% ol en la lasta jaro.

Laŭ informoj de ŝtata turisma buroo kaj koncernaj fakoj, en diversaj lokoj viglas turismaj agoj kaj estas pretaj laborantoj en diverslokaj vidindejoj.

Ukraina prezidento Petro Poroshenko merkrede diris, ke la registara armeo plenumis difinitan taskon, kaj plejpartaj trupoj jam retiriĝis el la orienta urbo Debalt'sevo. En tiu vespero ukraina Ŝtata Sekureca kaj Nacidefenda Komitato decidis sendi apelacion al UN kaj EU pri garnizono de packonserva misio en Ukrainio.

Merkrede nokte Poroshenko prezidis kunvenon de la Ŝtata Sekureca kaj Nacidefenda Komitato. En la kunveno li proponis diskuti pri invito de packonserva misio de UN kaj asertis, ke la plej efika kaj bona sekureca garantio estas tio, ke EU ekspedos packonservajn policanojn.

Post la kunveno Oleksander Turchynov, sekretario de la ukraina Ŝtata Sekureca kaj Nacidefenda Komitato diris en gazetara konferenco, ke en la kunveno oni diskutis pri propono de prezidento kaj decidis alvoki al UN kaj EU disvolvi agadon por protekti pacon kaj sekurecon. Ukraina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj ellaboros la apelacion, kaj la ukraina parlamento subtenos la decidon. Li indikis, ke packonservantoj devas esti aranĝitaj en konfliktaj lokoj de orienta Ukrainio kaj lokoj ĉe la landlimo inter Ukrainio kaj Rusio, kiuj perdis regadon.

Liu Jieyi, konstanta delegito de Ĉinio en UN kaj ĉi-monata deĵoranta prezidanto de la SK de UK, merkrede diris, ke la internacia komunumo devas fortigi kunlaboron, persisti en unu normo kaj fortigi kunlaboron kun Libio kaj aliaj regionaj landoj por kune radike bremsi kaj bati terorismon.

Tiutage Liu Jieyi prezidis publikan kunvenon de la SK por diskuti pri la libia situacio. En la kunveno oni aŭskultis raporton videe faritan de Bernardion Leon, speciala delegito de ĝenerala sekretario de UN pri la libia problemo. Libia kaj egipta ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj ministronivela delegito de Alĝerio ĉeestis la kunvenon kaj faris parolojn. La membroj de la SK ankaŭ malferme interkonsiliĝis pri la libia situacio.

Post la kunveno Liu Jieyi indikis, ke la membroj de SK ĝenerale kaj forte kondamnis terorisman organizon, kiu krude mortigis egiptajn ostaĝojn, kaj esprimis profundan konsolon kaj simpation al la egipta registaro kaj al parencoj de la mortintoj.

Liu Jieyi diris, ke Ĉinio opinias, ke la internacia komunumo devas fortigi kunlaboron, persisti en unu normo, radike solvi problemon kaj fortigi kunlaboron kun Libio kaj aliaj regionaj landoj por kune bremsi kaj bati terorismon.

La 18an de februaro usona prezidento Barack Obama diris, ke bati perfortan ekstremismon ne celas lanĉi militon kontraŭ Islamo, kaj neniu religio devas respondeci pri terorismo.

Tiutage en internacia pinta konferenco kontraŭ terorismo en Blanka Domo, Barack Obama faris ĉefteman parolon. Li indikis, ke la okcidento ne estas malamiko de Islamo, kaj ĝi militas kontraŭ tiuj, kiuj misinterpretas la dogmon. Li alvokis, ke diverslandaj registaroj kaj religiaj grupoj kune rezistu kontraŭ reklamo de terorismaj organizoj pri "fuŝideologio", preventu, ke per malkontento al politiko kaj ekonomio terorismaj organizoj varbas ekstremistojn, kaj dank'al kvartaloj kaj familioj evitu, ke personoj fariĝos viktimoj de ekstremismo.

En tiutaga konferenco delegitoj de iuj urboj, lokaj registaroj kaj neregistaraj organizoj dividis siajn spertojn kontraŭ ekstremismo. Kaj fakuloj esploris perfortan ekstremismon kaj kontraŭajn rimedojn en la tutgloba angulo.

Al la pinta konferenco ĉeestis delegitoj de preskaŭ 60 landoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto