Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Februaro 20)

(GMT+08:00) 2015-02-20 16:50:16     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de februaro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Poroshenko subtenas garnizonon de packonservaj policanoj en Ukrainio; okazis internacia pintkonferenco kontraŭ terorismo en Usono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde ukraina prezidento Petro Poroshenko diris, ke la ukraina registaro subtenas Eŭropan Union sendi packonservajn policanojn al Ukrainio.

En la sama tago Petro Poroshenko kaj Johannes Hahn, alvizitanta Komisionano de EU pri Najbaraj Politikoj kaj Disvastiga Traktado, kune okazigis gazetaran konferencon post renkontiĝo. Poroshenko diris, ke li jam informis al Johannes Hahn la decidon de la ukraina komitato pri nacia sekureco kaj defendo faritan en la antaŭa tago, ke Ukrainio invitas internaciajn packonservajn trupojn al Ukrainio. Li diris, ke estos plibone, ke Eŭropa Unio sendu packonservajn policajojn laŭ rajtigo de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

Poroshenko diris, ke estas necese aranĝi tian packonservan forton por garantii pacon en la konflikta regiono en orienta Ukrainio kaj regi la ukraina-rusan landlimon en la teritorio de Donecko kaj Luhansko. Li samtempe emfazis, ke Rusio ne partoprenu en la packonserva agado en Ukrainio.

Ĵaŭde Alexander Lukashevich, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke NATO fortigis sian militan ekziston en la loko proksima al Rusio. Tio rekte minacas rusan ŝtatan sekurecon.

Tiutage en gazetara konferenco, Alexander Lukashevich diris, ke Rusio ne rigardas NATO-n kiel organizon kun malamikeco, sed decidoj kaj agoj de NATO minacas serioze sekurecon de Rusio, eĉ de Eŭropo kaj Atlantiko.

Li diris, ke last-septembre NATO aprobis serion da decidoj, inkluzive de fortigo de milita povo, plivastigo de milita ekzisto en orienta Eŭropo kaj pliigo de operacoj kaj grandigo de operacaj skaloj en la loko proksima al Rusio. Nun la decidoj estas plenumataj, tial Rusio estas maltrankvila.

Lastatempe brita nacidefenda ministro Michael Fallon diris, ke Rusio minacas landojn ĉe Balta Maro. Pri la esprimo, Alexander Lukashevich diris, ke ĝuste estas NATO, kiu faris la minacon ege realan, kion Rusio devas nepre konsideri en ellaboro de milita politiko.

Ĵaŭde la usona Ŝtata Departemento okazigis ministronivelan kunvenon de internacia pintkonferenco kontraŭ terorismo, al la kunveno ĉeestis delegitoj de pli ol 60 landoj kaj internaciaj organizoj. En la kunveno ili diskutis pri batado kaj preventado kontraŭ perforta ekstremismo en la nova situacio.

Ĵaŭdo estas la tria tago de la internacia pintkonferenco kontraŭ terorismo, lanĉita de Usono. Tiutage soci-interkomunikilo, "sol-lupa" atako kaj teroristo kun fremda ŝtataneco estis ĉefe pridiskutataj. Delegitoj de Francio, Jordanio, Egiptio, Japanio kaj aliaj landoj sinsekve esprimis sian firman volon bati terorismon. Lastatempe civitanoj de tiuj landoj estis mortigitaj de ekstremistoj.

Tiutage Barack Obama, usona prezidento, montris, ke Usono kune kun partneraj landoj faros plu agojn kontraŭ terorismo, preventos disvastigon de penso de ekstremismo kaj bremsos enkondukon de kapitaloj kaj homoj en terorismajn organizojn. Li opiniis, ke registaroj devas pliigi investon, plibonigi vivon de popolamasoj, altigi partoprenon en politiko kaj respekti malsamajn religiojn por radike bremsi naskiĝon de perforta ekstremismo.

En sia parolo Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, alvokis, ke la internacia komunumo unuiĝu, formu komunan forton kaj kune batu perfortan terorismon laŭ la rezolucio n.2178, aprobita de la SK de UN en la lasta septembro.

Laŭ deklaracio, publikigita post la pintkonferenco, septembre la ĉeestantaj landoj renkontiĝos en la Ĝenerala Asembleo de UN en Nov-Jorko kaj pluapaŝe diskutos pri trakto kontraŭ perforta terorismo.

Laŭ raporto de irana novaĵ-agentejo Irano restartigos duflankan intertraktadon kun Usono pri la nuklea demando vendrede en Ĝenevo.

La raporto citis vortojn de Abbas Araqchi, irana vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj delegito pri nuklea intertraktado, ke surbaze de la antaŭiranta intertraktado de la duflankaj delegacioj, irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif kaj usona ŝtata sekretario John Kerry aliĝos al la intertraktado en la 22-a de februaro.

Abbas Araqchi diris, ke post la duflanka intertraktado inter Irano kaj Usono, aliaj el la ses landoj pri la irana nuklea demando Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio eble partoprenos en la intertraktado kaj faros diskutadon pri rilataj demandoj.

Ĵaŭde en la turka ĉefurbo Ankaro turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu diris, ke tiutage Turkio kaj Usono subskribis interkonsenton pri trejnado kaj ekipado de siria opozicia armita forto.

Mevlut Cavusoglu diris al amaskomunikiloj, ke trejni kaj ekipi la armitan forton celas bati ne nur la ekstremisman organizon "IŜ", sed ankaŭ sirian registaran armeon.

Laŭ raporto, la trejnado kaj ekipado daŭros 3 jarojn kaj komenciĝos marte de la kuranta jaro. Laŭplane 15 mil siriaj opoziciaj armitoj estos trejnataj en Turkio, Jordanio kaj Saud-Arabio.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto