Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Februaro 23)

(GMT+08:00) 2015-02-23 17:24:47     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de februaro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Sud-Koreio kondamnis aktivadon de Japanio pri Takeshima; en Ĝenevo okazis intertraktado pri irana nuklea demando. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe la registaro de Sud-Koreio kondamnis, ke Japanio okazigis aktivadon de Takeshima Tago. Sud-Koreio esprimis bedaŭron pri partoprenado de altrangaj oficistoj de Japanio en la aktivado.

La informo de sudkorea novaĵ-agentejo diras, ke tiutage la sudkorea registaro publikigis deklaron en la nomo de proparolanto de Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. La deklaro montras, ke partoprenado de japanaj altrangaj oficistoj en la aktivado pri Dokdo en sinsekvaj 3 jaroj malobservas la disvolviĝon de la historio. Tio ne nur neis la agresadon de Japanio al Sud-Koreio, sed ankaŭ kaŭzis dubon pri sincereco de Japanio por malfermi novajn rilatojn inter Sud-Koreio kaj Japanio okaze de la 50-a datreveno de renormaliĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj.

Dimanĉe en Ĝenevo okazis novraŭnda intertraktado pri la irana nuklea demando inter la 6 landoj kaj EU kiel unu flanko kaj Irano kiel la alia flanko. Wang Qun, direktoro de la Departemento pri Armila Regado kaj Malarmado sub la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke ĉi-foja intertraktado estis praktika kaj iris en tre bona etoso. Ĉiuj flankoj faris pragmatan diskutadon kaj konsentis, ke la venonta intertraktado okazos en la fino de marto.

Dimanĉe en Abudabio, la ĉefurbo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, inaŭguriĝis la 12-a Abudabia Ekspozicio pri Nacidefendaj Aferoj. Pli ol 1 200 entreprenoj venintaj el 55 landoj kaj regionoj partoprenis en la ekspozicio.

En ĉi-foja ekspozicio estas 42 ŝtataj haloj kaj ekspoziciejoj. Dum la 5-taga ekspozicio, specialistoj pri militaj aferoj kaj decidantoj venintaj el diversaj lokoj de la mondo faros diskuton pri la nuna stato kaj la estonteco de la internaciaj nacidefendaj aferoj.

Ĉirkaŭ 40 ĉinaj entreprenoj partoprenas en la ekspozicio.

Dimanĉe en ukraina urbo Kharkiv okazis bombatako. Tio kaŭzis morton de 2 homoj kaj vundiĝon de 15.

Laŭ raporto de loka amaskomunikilo, tagmeze de tiu tago en la urbo Kharkiv okazis funebra manifestacio por soldatoj mortintaj en la konflikto en orienta Ukrainio. Kiam la manifestaciantoj kolektiĝis antaŭ la sportejo, okazis eksplodo. 2 homoj mortis. Unu el ili estis policano.

Laŭ diro de vicurbestro de Kharkiv, 10 homoj serioze vundiĝis kaj estis kuracataj en hospitalo.

Dimanĉe la siria registaro publikigis deklaron kondamnante, ke plifrue en tiu tago la turka trupo senpermese eniris en Sirion kaj faris militan agadon.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la turka registaro diris, ke preskaŭ 40 turkaj soldatoj estis sieĝitaj de militemuloj de Islama Ŝtato en Sirio, kaj prezentis noton al la siria konsulejo en Istambulo pri eniro de trupo en Sirion por liberigi tiujn soldatojn. Tamen Turkio faris militan agadon antaŭ permeso de Sirio. Tio atencis la suverenecon de Sirio.

En gazetara konferenco turka ĉefministro Ahmet Davutoglu diris, ke Turkio sciigis la agadon al Sirio kaj aliancanoj kontraŭ Islama Ŝtato.

Nia raportisto informiĝis el la ĉina Ŝtata Oficejo pri Intelekta Proprieto, ke en 2014 la nombro de patento-peticioj de Ĉinio atingis 928 milojn, kreskante je 12,5% kompare kun tiu en 2013, kaj per tio okupis la 1-an lokon en la mondo en sinsekvaj 4 jaroj.

233 miloj da patento-peticioj estis aprobitaj, el kiuj 163 miloj apartenas al enlandaj inventistoj, plimulte je 20 mil ol en 2013.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto