Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Februaro 24)

(GMT+08:00) 2015-02-24 16:54:31     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de februaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Wang Yi disvolvis kirloventan diplomation en UN; diversaj landoj okazigis celebradon por printempa festo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde, laŭ la loka tempo de orienta Usono, en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi prezidis publikan debaton de la Sekureca Konsilio de UN pri protekto de internaciaj paco kaj sekureco. Tio malfermis la serion da aktivadoj memore al 70-a datreveno de venko de kontraŭfaŝisma milito kaj establiĝo de UN. Post la publika debato Wang Yi faris parolon en la ĉefstabejo al amaskomunikiloj.

Wang Yi diris, ke ĉi jaro estas 70-a datreveno de venko de monda kontraŭfaŝisma milito kaj establiĝo de UN. Ĉinio havas du celojn por okazigi la publikan debaton. Unue, oni devas tiri lecionon el la historio por reaserti firman promeson al la celoj kaj principoj de Ĉarto de UN. Due, oni devas esplori efikajn rimedojn por protekti internaciajn pacon kaj sekurecon en la nova situacio.

Tiutage krom prezidi la publikan debaton Wang Yi ankaŭ intervidiĝis respektive kun malajzia eksterlandafera ministro, rusa eksterlandafera ministro, ĝenerala sekretario de UN, prezidanto de Ĝenerala Asembleo de UN, serba unua vicĉefministro kaj eksterlandafera ministro, nov-zelanda eksterlandafera ministro kaj tiel plu. Tio montris gravan kaj klaran signalon, ke Ĉinio estas partoprenanto, protektanto kaj reformanto de la nuna internacia ordo, sed ne defianto.

Ĉe la alveno de la Jaro de Ŝafo Finnlando, Surinamo, Hispanio, Francio, Tajlando kaj aliaj landoj okazigis diversajn aktivadojn, kiaj arta prezentado, ekspozicio kaj templa foiro, por celebri la printempan feston.

Je la 4-a horo posttagmeze de la 18-a de februaro sur la placo de Kristala Palaco en la urbcentro de Helsinko, Finnlando kolektiĝis multaj homoj kaj la aktivado "Gaja Printempa Festo, Ĉarma Pekino kaj Pasia Vintra Olimpiko" atingis sian kulminon. Homoj ĝoje kriis kaj aplaŭdis pro la eminenta arta prezentado.

Ankaŭ en Paramaribo, ĉefurbo de Surinamo, okazis celebrado por la printempa festo. Akrobata teamo el la ĉina municipo Chongqing faris brilan prezentadon por kune celebri kun la lokanoj la printempan feston.

Similaj aktivadoj okazis ankaŭ en Hispanio, Francio, Tajlando kaj aliaj landoj dum la printempa festo.

Lunde, la 23-a de februaro, estis la kvina tago de la unua monato de lun-kalendaro kaj ankaŭ la komenciĝo de la alta tajdo de reveno de homoj el hejmloko post la printempa festo. Tiutage ĉiuj altrapidaj ŝoseoj, naciaj kaj provincaj ĉefŝoseoj estis evidente pli okupitaj ol en la antaŭa tago, sed la ŝosea trafikado ĝenerale estis en ordo kaj ne okazis severaj trafikaj obstrukcoj.

Lunde en Ĝenevo, finiĝis la politika kaj teknika interkonsiliĝo inter Usono kaj Irano pri irana nuklea problemo. La du flankoj faris diskuton pri koncernaj detaloj de plen-ampleksa interkonsento pri irana nuklea problemo. Iu usona altranga oficisto diris, ke la interkonsiliĝo estas utila kaj konstruiva, tamen oni ankoraŭ bezonas longan tempon por atingi interkonsenton.

Venderete komenciĝis ĉi-foja interkonsiliĝo. Usono kaj Irano unue faris 2-tagan duflankan interkonsiliĝon. Dimanĉe vespere, post la intertraktado inter la 6 flankoj pri irana nuklea problemo kaj Irano Usono kaj Irano daŭre faris duflankan intertraktadon.

Lunde vespere laŭ la loka tempo finiĝis la intertraktado inter Usono kaj Irano. Neniu flanko malkaŝis la diskuttemojn kaj disvolviĝon de la intertraktado al la publiko.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto