Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Februaro 25)

(GMT+08:00) 2015-02-25 17:36:49     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de februaro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke politika solvo de la ukraina krizo estas la granda orientado; laŭdire "IŜ" forkaptis almenaŭ 90 kristanojn en Sirio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, ĉina konstanta reprezentanto en UN Liu Jieyi diris, ke politika solvo de la ukraina krizo nepre devas esti la granda orientado.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN aŭskultis raporton fare de Ivica Dacic, deĵoranta prezidanto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo.

Liu Jieyi diris, ke antaŭ nelonge la Sekureca Konsilio de UN adoptis rezolucion n. 2202 pri Ukrainio, kaj tio reflektas firman subtenon de la internacia komunumo al la politika solvo de la ukraina krizo kaj al la diplomatiaj klopodoj fare de Rusio, Francio, Germanio kaj Ukrainio.

Liu Jieyi akcentis, ke politika solvo nepre devas esti la granda orientado en traktado de la ukraina krizo. Ĉinio alvokis, ke koncernaj partioj ĉiuflanke plenumu interkonsenton atingitan de gvidantoj de Rusio, Francio, Germanio kaj Ukrainio, kiel eble plej frue malstreĉu la situacion en orienta Ukrainio kaj rehavigu al Ukrainio pacon, kvieton, stabilecon kaj disvolvon laŭ postuloj de la rezolucio n.2202.

Marde "Popola Respubliko de Donecko", fondita en la orienta landparto de Ukrainio, deklaris, ke marde antaŭtagmeze loka popola armita forto grandskale retiris pezajn armilojn el konfliktaj lokoj. Tiutage franca, germana, rusa kaj ukraina ministroj pri eksterlandaj aferoj alvokis rigore plenumi novan minskan interkonsenton.

Laŭ raporto de ukrainaj amaskomunikiloj, unu el militaj gvidantoj de la "respubliko" Eduard Basurin diris, ke la loka popola armita forto planas marde retiri 96 kanonojn ĉe urboj Debalt'seve, Donetsk kaj aliaj. Proparolanto de alia mem fondita "Popola Respubliko de Luhansko" diris, ke la retiro de pezaj armiloj frue komenciĝis la 17an de februaro, ĉu rapidigi la laboron dependas de ago de ukraina instanco. Tiutage ukraina proparolanto pri "kontraŭterorisma ago" substrekis, ke la unua kondiĉo de retiro de pezaj armiloj estas plenumo de la unua klaŭzo de la nova minska interkonsento, nome batalhalto. Sed batalhalto ne estas plenumita, tial la ukraina instanco ne parolas pri la plano de retiro de pezaj armiloj.

Marde en Parizo, post interparolo franca, germana, rusa kaj ukraina ministroj pri eksterlandaj aferoj publikigis deklaron alvokante, ke la du flankoj de la ukraina konflikto rigore plenumu la novan minskan interkonsenton.

Marde la organizo "Siria Observado por Homaj Rajtoj" diris, ke lunde la ekstremisma organizo "IŜ" atakis vilaĝon en la siria nordorienta provinco Al Hasakah, kie amasiĝas kristanoj, kaj forkaptis almenaŭ 90 ostaĝojn.

Sekve "IŜ" publikigis deklaron pri interŝanĝo de la ostaĝoj kontraŭ armitoj de la ekstremisma organizo, kaptitaj de kurdanoj, alie "IŜ" mortigos la ostaĝojn.

Marde hispana polico agis kontraŭ retejo de la ekstremisma organizo "IŜ" por reklamo kaj varbo kaj forkaptis multajn krimajn suspektatojn en Katalunio.

Laŭ informo el la hispana Ministerio de Internaj Aferoj, la forkaptitaj suspektatoj respondecas ĉefe pri kreo kaj administro de interreta kvartalo por disvastigi reklamajn materialojn de terorisma organizo kaj altiri homojn al "IŜ". Cetere, ili ankaŭ faris privatajn kunvenojn por montri videaĵojn de "IŜ" al potencialaj aliĝontoj. Ili respondecas ankaŭ pri varbo de virinaj membroj.

La usona Defenda Departemento marde konfirmis, ke ĝi planas en la proksima estonteco liveri al Irako fusilojn, kirasojn, veturilojn kaj misilojn Fire-Pad kun la sumo de proksimume 18 milionoj da usonaj dolaroj. La publiko opinias, ke la usona armeo intencas fari preparon por bati Mosul, la duan plej grandan urbon en Irako.

Steve Warren, proparolanto de la usona Defenda Departemento, tiutage diris, ke laŭ plano de eksportado de militaj ekipaĵoj, la Defenda Departemento liveros al la iraka registaro armilojn kaj ekipaĵojn kun la sumo de 17,9 milionoj da usonaj dolaroj en la proksima estonteco, kaj parto de la ekipaĵoj jam estis transportita ekde januaro.

Marde usona ŝtata sekretario John Kerry diris, ke, ĉu la irana nuklea intertraktado atingos interkonsenton, tio estas "necerta". Sed intertraktado estas la unua "plej efika" metodo por solvi la iranan nuklean problemon.

Tiutage en Senato, John Kerry diris, ke homoj, kiuj oponas kontraŭ irana nuklea interkonsento, ne scias la enhavon de la interkonsento, ĉar nun oni ankoraŭ ne atingis interkonsenton.

John Kerry reasertis, ke Usono decidis bremsi Iranon gajni nukleajn armilojn. Ĉu oni solvos la iranan nuklean problemon per diplomatia metodo, tion li "ne scias". Sed li diris, ke diplomatia metodo nun estas "plej efika" kaj oni atestos tion en la estontaj kelkaj semajnoj kaj monatoj.

John Kerry ankaŭ montris, ke post atingo de la perioda interkonsento inter Irano kaj la sesopo de la irana nuklea problemo (Britio, Francio, Rusio, Usono, Ĉinio kaj Germanio) novembre de 2013, jam "progresis" la intertraktado inter la du flankoj.

Tiutage israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris, ke li kiel eble malhelpos atingon de interkonsento pri la irana nuklea problemo.

Laŭ deklaro marde publikigita de Eŭrogrupo, financaj ministroj el la eŭrozono faris telefonan diskuton kaj takson pri listo de greka reformada plano kaj venis en akordon pri tio, ke enhavo de la listo estas ampleksa kaj vasta, kaj Eŭrogrupo konsentas longigi je 4 monatoj monhelpan interkonsenton por Grekio.

La deklaro diras, ke la reformada plano bezonas plian detaligon kaj ekzamenan konsenton de la Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Mona Fondaĵo antaŭ la fino de aprilo.

Eŭrogrupo alvokis, ke Grekio alprenu plu rimedojn, grandigu la nunan reformadon, faru intensan kunlaboron kun la Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Mona Fondaĵo por rapide kaj sukcese fini la ekzamenon.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto