Vizitu Forumon

Enputa Rano

(GMT+08:00) 2015-02-25 08:55:32     Redaktoro:Pluveta

Rano loĝanta sur la fundo de puto ne sciis, kia estas la mondo ekster la puto. Foje la rano priskribis sian vivon al ĥelonieto veninta el la orienta maro: "ĥo, kiel mi ĝojas vivante en puto: Se mi eliras, mi saltas supre de la puto; Se mi eniras, mi ripozas ĉe la breĉiĝinta muro de la puto. Kiam mi plonĝas en la akvon, la akvonivelo ĝuste atingas miajn brakpintojn kaj apogas mian mentonon.

Kiam mi piediras en la koto, la koto ĝuste kovras miajn piedojn Kompare kun moskitido, krabo kaj ranido, mi tiom ĝuas mian vivon en la puto. Cetere , la akvo de la puto tute apartenas al mi, en ĝi mi ĝoje kaj libere saltadas kaj kun plezuro mi loĝas ĉi tie. Oh, mia kara ĥelonieto, ĉu vi ne volas malsupreniri kaj kune kun mi ĝui la ĝojon?"

Logite de la ranaj vortoj, la ĥelonieto de la orienta maro prove malsupreiris. Apenaŭ ĝi etendis sian maldekstran piedon, ĝia dekstera genuo jam falis en la koton. La ĥelonieto heziteme retiris sin.Sekve ĝi rakontis pri la maro: " La orienta maro estas tiom vasta kaj profunda, ke vi tute ne povas imagi. Mi donu ekzemplojn: En la antikva ĥaoso, inundo furiozis dum naŭ el ĉiuj dek jaroj, tamen la maro neniam ŝvelis; poste trosekeco regis dum sep el ĉiuj ok jaroj, la maro tamen neniel malŝvelis. Tial , kio ajn okazas, la maro ĉiam tenas sian vastecon kaj profundecon kaj nenian ŝanĝiĝas. Ĉu vi ne pensas, ke la maro ja estas la plej ideala ejo por ke ni ĝuu la ĝojon de la vivo?"

Aŭdinte la vortojn de la ĥelonieto, la rano sentis sin vere limigita en la puto, kvazaŭ perdinte ion.

La idioamĵo aludas homon kun limigita horizonto kaj mokas tiujn , kiuj estas malprudentaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto