Vizitu Forumon

Usono volas fortigi diverskampan kunlaboron kun Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-02-26 16:19:30     Redaktoro:Lina

Merkrede en Nov-Jorko ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun Susan Rice, asistanto de la usona prezidento pri sekurecaj aferoj. Ili opiniis, ke signifoplena estos la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono en ĉi-jara septembro, kaj ambaŭ flankoj devas fari preparojn por certigi plenan sukceson de la vizito.
 
Yang Jiechi montris, ke antaŭ nelonge prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Barack Obama donis gravajn opiniojn pri konstruado de novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono. Yang diris, ke ambaŭ flankoj devas atenteme plenumi gravajn interkonsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj, fari diversnivelajn kontaktojn, respekti reciprokajn kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn, aktive grandigi pragmatan kunlaboron sur diversaj kampoj, fortigi kontaktojn kaj interkonsiliĝojn rilate al gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj, taŭge trakti diverĝojn kaj antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn en la nova jaro.
 
Susan Rice diris, ke Usono volas fortigi diverskampajn kaj diversnivelajn kontaktojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio laŭ gravaj interkonsentoj atingitaj de la du ŝtatestroj, kune kun Ĉinio respondi al regionaj kaj tutmondaj defioj kaj trakti diverĝojn per sinceraj kaj konstruivaj rimedoj.
 
Yang akcentis, ke Ĉinio persistas sennukleigi la korean duoninsulon, solvi la nuklean problemon en la korea duoninsulo per dialogo kaj intertraktado, kaj konservi pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.
 
Yang reasertis ĉinajn principojn kaj starpunkton rilate al la irana nuklea problemo. Ĉinio esperas, ke koncernaj partioj kiel eble plej frue subskribos plenampleksan interkonsenton.
 
Ili interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri aktivaĵoj por la 70-jara jubileo de fondiĝo de UN, disvolva tagordo post la jaro 2015, klimata ŝanĝiĝo, kontraŭterorismo, batalo kontraŭ la epidemio Ebola.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto