Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Februaro 26)

(GMT+08:00) 2015-02-26 17:15:04     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de februaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Irano ne akceptos pliajn sankciojn; la Sekureca Konsilio kondamnis "IŜ" pro forkapto de kristanoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en Nov-Jorko ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun Susan Rice, asistanto de la usona prezidento pri sekurecaj aferoj. Ili opiniis, ke signifoplena estos la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono en ĉi-jara septembro, kaj ambaŭ flankoj devas fari preparojn por certigi plenan sukceson de la vizito.

Yang Jiechi montris, ke antaŭ nelonge prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Barack Obama donis gravajn opiniojn pri konstruado de novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono. Yang diris, ke ambaŭ flankoj devas atenteme plenumi gravajn interkonsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj, fari diversnivelajn kontaktojn, respekti reciprokajn kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn, aktive grandigi pragmatan kunlaboron sur diversaj kampoj, fortigi kontaktojn kaj interkonsiliĝojn rilate al gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj, taŭge trakti diverĝojn kaj antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn en la nova jaro.

Susan Rice diris, ke Usono volas fortigi diverskampajn kaj diversnivelajn kontaktojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio laŭ gravaj interkonsentoj atingitaj de la du ŝtatestroj, kune kun Ĉinio respondi al regionaj kaj tutmondaj defioj kaj trakti diverĝojn per sinceraj kaj konstruivaj rimedoj.

Yang akcentis, ke Ĉinio persistas sennukleigi la korean duoninsulon, solvi la nuklean problemon en la korea duoninsulo per dialogo kaj intertraktado, kaj konservi pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.

Yang reasertis ĉinajn principojn kaj starpunkton rilate al la irana nuklea problemo. Ĉinio esperas, ke koncernaj partioj kiel eble plej frue subskribos plenampleksan interkonsenton.

Ili interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri aktivaĵoj por la 70-jara jubileo de fondiĝo de UN, disvolva tagordo post la jaro 2015, klimata ŝanĝiĝo, kontraŭterorismo, batalo kontraŭ la epidemio Ebola.

Irana prezidento Hassan Rouhani merkrede diris, ke Irano ne akceptos pliajn sankciojn en intertraktado pri irana nuklea problemo, kaj la nunaj sankcioj estas kontraŭ homaj rajtoj.

Li diris ankaŭ, ke en la plen-ampleksa interkonsento pri solvo de la irana nuklea problemo "nelaŭleĝaj kaj kruelaj" sankcioj nepre devas esti forigitaj, ĉar tiuj sankcioj estas kontraŭ homaj rajtoj. Li samtempe substrekis, ke disvolvi sciencajn teknikojn estas la imanenta rajto de Irano, kaj la irana popolo ne forlasos la rajton.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif marde diris, ke Irano kaj Usono akiris rimarkindan progreson rilate al iuj detalaj demandoj en la duflanka intertraktado finiĝinta en la 23a de februaro. Li tamen akcentis, ke ankoraŭ ekzistas iuj demandoj, kiuj estos pridiskutitaj en la venonta semajno.

Merkrede la SK de UN publikigis deklaron kaj forte kondamnis la ekstremisman organizon "IŜ" pro la forkapto de almenaŭ 90 kristanoj en la nordorienta landparto de Sirio.

En la deklaro la SK forte kondamnas ĉiujn perfortajn agojn kontraŭ pleboj, inkluzive de perfortaĵoj en la pretekstoj de raso, religio kaj kredo, kondamnas ankaŭ ĝian detruon kaj malhonoron al lokoj de kristanismo kaj aliaj religioj.

La SK postulas, ke "IŜ", "Jabhatal-Nusra" kaj aliaj organizoj kaj personoj rilataj kun la organizo "Al-Qaeda" senkondiĉe liberigu ĉiujn ostaĝojn. Samtempe la SK substrekis pridemandi respondecon de la farintoj.

Lunde la ekstremisma organizo "IŜ" atakis vilaĝon en la siria nordorienta provinco Al Hasakah, kie amasiĝas kristanoj, kaj forkaptis almenaŭ 90 ostaĝojn.

Merkrede la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj alvokis, ke speciala misio de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) plenumu sian taskon kaj aktive kontrolu la retiron de pezaj armiloj en la konfliktaj lokoj de la ukraina orienta landparto.

Tiutge en la retejo la ministerio publikigis deklaron dirante, ke Rusio "esprimas bonvenon al la firma volo" de ukraina orienta popola armita forto pri "retiro de pezaj armiloj", sed estas bedaŭrinde, ke la speciala misio de OSKE "ne aktive plenumas sian taskon pro iuj kialoj" sed alprenas "evitan sintenon" pri kontrolo de la retiro por la du flankoj de la konflikto.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke Rusio alvokis, ke observantoj de OSKE taksu la ukrainan situacion "serioze, objektive kaj senantaŭjuĝe", kaj ne permesu la intencon de iuj personoj damaĝi la novan minskan interkonsenton.

Merkrede en regula gazetara konferenco Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, esperis, ke oni frue plenumos la planon retiri pezajn armilojn kaj aktive akcelos la politikan solvon de la ukraina krizo.

Hong Lei diris, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke dialogo kaj interkonsiliĝo estas la sola elirejo por solvi la ukrainan problemon.

Kuranta jaro estas la 70-a datreveno de la venko de monda kontraŭfaŝisma milito. Merkrede en regula gazetara konferenco Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, esperis, ke en la signifoplena jaro Japanio montros pravan sintenon koni la historion kaj ekzameni sin mem.

Merkrede vespere la ĉina Ministerio de Komerco anoncis, ke tiutage Ĉinio kaj Sud-Koreio subskribis ĉiujn dokumentojn de la dulanda liberkomerca interkonsento kaj konfirmis enhavon de la interkonsento. Tiel tute finiĝis liberkomerca intertraktado inter Ĉinio kaj Sud-Koreio.

La intertraktado ekiĝis en majo de 2012, kaj la dulandaj ŝtatestroj deklaris fini la esencan intertraktadon novembre de 2014 en Pekino.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto