Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Februaro 27)

(GMT+08:00) 2015-02-27 17:02:42     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de februaro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la Ĝenerala Asembleo de UN decidis memorfesti la 70an datrevenon de venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito; la ukraina armeo komencis retiri pezajn armilojn el konflikta regiono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde la 69a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj okazigis plenan kunvenon kaj adoptis post konsiliĝo la rezolucion okazigi specialan konferencon por memorfesti la 70an datrevenon de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito en majo de la kuranta jaro.

Ĉirkaŭ 40 landoj, inkluzive de Ĉinio prezentis projekton de la rezolucio "la 70a datreveno de finiĝo de la Dua Mondmilito". La rezolucio konfirmis la celebradojn de ĉiuj membroŝtatoj. Ĝi diris, ke la milito alportis grandan suferon al la homaro, precipe al eŭropaj, aziaj kaj pacifikaj landoj.

La rezolucio diris ankaŭ, ke tiu ĉi jaro signas ankaŭ la 70an datrevenon de fondo de UN. Ĝi alvokis, ke ĉiuj membroŝtatoj de UN forte kunlaboru, kune respondu diversajn defiojn kaj minacojn de internacia paco kaj sekureco per la kerna rolo de UN kaj plenforte evitu minacon per nukleaj armiloj aŭ uzon de nukleaj armiloj en internaciaj rilatoj.

Lunde pro la propono de Ĉinio, ĉi-monata deĵoranta prezidanto-lando la Sekureca Konsilio de UN okazigis publikan debaton pri internacia paco kaj sekureco, kaj tiel komenciĝis la memorfesto de la 70a datreveno de la fondo de UN kaj de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

Ĵaŭde posttagmeze ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia germana paralelulo Frank-Walter Steinmeier faris telefonan interparolon.

Ili interŝanĝis opiniojn pri la irana nuklea problemo kaj la ukraina krizo. Wang Yi diris, ke la irana nuklea problemo havas strategian signifon por la internacia kaj regiona sekureco, tial koncernaj partioj devas intensigi kontaktojn kaj klopodi por atingi principan interkonsenton pri ne-solvitaj demandoj en la venonta intertraktado. Wang Yi diris ankaŭ, ke Ĉinio bonvenigas kaj subtenas la minskan interkonsenton kaj jesas klopodojn kaj konstruivan rolon de Germanio kaj aliaj partioj por paca solvado de la ukraina krizo per dialogo. Li esprimis la esperon, ke la minska interkonsento estos efektive plenumata, kaj eŭropanoj saĝe solvos sian problemon sub la granda helpo de la internacia komunumo.

Ĵaŭde posttagmeze, Anatoliy Stelmakh, proparolanto de la ukraina armeo, anoncis, ke la registara armeo komencis retiri pezajn armilojn je minimume 25 kilometroj el la konflikta regiono.

Plifrue en tiu tago, retejo de la ukraina Defenda Ministerio anoncis, ke por plenumi la minskan interkonsenton subskribitan en la 12a de februaro, la registara armeo komencos retiri kanonojn kun la kalibro de 100 milimetroj. La ukraina armeo postulis, ke ĉiuj partioj komplete haltigu la batalon kaj tuj plenumu la interkonsenton. Se iu ajn partio provos fari atakon, estos modifita la plano pri retiriĝo de pezaj armiloj.

La ukrainaj ribeluloj diris, ke ili jam retiris 400 pezajn armilojn de mardo ĝis ĵaŭdo.

Ĉinio ĵaŭde urĝis Filipinion esti justa al ĉina firmao, kiu faris gravan kontribuon al la konstruado de elektroenergia reto de tiu sudorient-azia lando.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkigon responde al demando pri la filipina decido fini la partoprenon de la Ŝtata Elektroenergi-reta Korporacio de Ĉinio en la elektroenergia reto de Filipinio pro "nacia sekureco".

Filipinaj amaskomunikiloj raportis, ke lastatempe filipina sekretario pri energio Jerichon Petilla diris, ke ĉinaj teknikistoj laborantaj por la Nacia Elektroenergi-reta Korporacio de Filipinio hejmenrevenos en julio, sed la ĉina kompanio konservos 40% da akcioj de la Nacia Elektroenergi-reta Korporacio, kiu funkciigas la elektroenergian reton de Filipinio.

Hong diris, ke la ĉina entrepreno akiris adjudikon en 2007 kaj gajnis la 25-jaran koncesion de la nacia transmisia reto de Filipinio. Li aldonis, ke la ĉina firmao faris gravan kontribuon al la filipina konstruo de elektroenergia provizado.

Ĵaŭde la oficejo de usona komerca reprezentanto faris deklaron, anoncante, ke tiutage usona komerca reprezentanto Michael Froman subskribis interkonsenton de komerca kunlaboro kun komercaj ministroj el la membroŝtatoj de la Orient-Afrika Komunumo. Usono liveros al la membroŝtatoj de la komunumo subtenon de profesia tekniko por helpi al ili redukti komercajn barojn kaj fortigi komercan konkurkapablon.

La deklaro diris, ke la interkonsento ampleksas kapablokonstruon en tri ŝlosilaj kampoj de komerca liberigo, rimedoj de higieno kaj planta kvaranteno kaj baroj de teknika komerco. La oficejo de usona komerca reprezentanto diris, ke la interkonsento, kiu signas gravan mejloŝtonon de la plano "Komerca Afriko" de la administracio de Barack Obama, akcelos la ekonomian integriĝon de la Orient-Afrika Komunumo kaj profundigos la komercajn rilatojn inter Usono kaj la komunumo.

En 2013, Obama prezentis la planon "Komerca Afriko", kiu celas akceli dudirektan komercon kaj investon inter Usono kaj Afriko, kiam li vizitis Afrikon. Profitantoj de la unua stadio de la plano estas la kvin landoj de la Orient-Afrika Komunumo, nome Tanzanio, Kenjo, Ugando, Ruando kaj Burundo.

Ĵaŭde en la aerarmea bazo Papa en norda Hungario okazis la paraŝuta parto de la komuna militekzercado Militestra Roko 2015 de Hungario kaj Usono.

Tiutage tri kargoaviadiloj transportis hungarajn kaj usonajn soldatojn el la usono aerarmea bazo Aviano en Italio al la bazo Papa, kaj poste tiuj soldatoj paraŝutis je 300 metroj super la tero al difinita pozicio.

Hungara defenda ministro Hende Csaba kaj komandoro de usonaj tertrupoj en Eŭropo Frederick Ben Hodges rigardis la ekzercadon kaj ĉeestis gazetaran konferencon. Hende diris, ke la komuna militekzercado firmigos la sekurecon de Hungario kaj fortigos kapablon de la nacidefenda armeo de Hungario.

Ĵaŭde posttagmeze, la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio ekzamene diskutis pri la dua skizo de kontraŭterorisma leĝo.

Ĉeestantoj ĝenerale opiniis, ke Ĉinio alfrontas realan damaĝon kaj longtempan minacon de terorismo, oftaj perfortaĵoj kaj teruraĵoj serioze damaĝas la ŝtatan sekurecon, la socian ordon kaj la sekurecon de la vivo kaj propraĵoj de popolanoj, tial necesas ellabori kontraŭterorisman leĝon laŭ la realo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto