Vizitu Forumon

Bremeno komencis serĉadon pro minaco de atako

(GMT+08:00) 2015-03-01 15:38:56     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate la polico de la germana urbo Bremeno faris deklaron, anoncante, ke ĝi fortigis la sekurecgardon kaj komencis serĉadon, ricevinte informojn pri latenta atako. Pli malfrue en tiu tago la polico arestis unu suspektaton.

La deklaro diris, ke laŭ informoj ricevitaj de la polico en vendrede vespere kaj atentigoj de koncernaj departementoj de la federacio, pliiĝis la minaco de atako al Bremeno, kaj pro tio ekde mateno de tiu tago la polico aranĝis sekurecgardan reton en la urbocentro kaj aldonis policanojn. Posttagmeze en tiu tago la polico priserĉis la regionon, en kiu loĝis la suspektato, kaj unu institucion, kaj retenis iujn personojn por esploro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto