Vizitu Forumon

Park Geun-hye urĝas Japanion alfronti pasintecon

(GMT+08:00) 2015-03-01 17:42:49     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉi-jare la 1a de marto estas la 96a datreveno de la Korea Kontraŭjapana Movado. Tiutage sud-korea prezidento Park Geun-hye ĉeestis memorfestan kongreson en la ĉefurbo Seulo. Ŝi refoje urĝis la japanan registaron afronti la pasintecon kaj disvolvi la rilatojn kun Sud-Koreio. Pri la rilatoj inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio ŝi akcentis, ke ŝi atendas vastigon de interŝanĝoj inter la du flankoj.

Park diris, ke en la pasintaj 50 jaroj Sud-Koreio kaj Japanio akiris rimarkindan atingon en ekonomiaj kaj kulturaj interŝanĝoj, tamen neniam malgrandiĝis la diverĝo pri historiaj demandoj. Ŝi urĝis la japanan registaron kuraĝe alfronti la pasintecon kaj plibonigi la rilatojn kun Sud-Koreio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto