Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Marto 2)

(GMT+08:00) 2015-03-02 17:35:59     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2-a de marto, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto renkontiĝis kun brita princo William; Ĉinio publikigis novan regularon por akceli disvolvadon de muzeoj. Sekve estos la programero "Saluton, Esperantujo". Ni konatiĝos kun muzikgrupo Noproblem, kaj poste afrika junulo Osho Davis babilos pri sia komercado en Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde matene en la Granda Popola Halo ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun brita princo William. Li diris, ke li kredas, ke la vizito de William al Ĉinio certe estos fruktodona kaj amika vojaĝo.

Xi Jinping diris, ke la reĝa familio de Britio havas grandan influon ne nur en Britio, sed ankaŭ en la mondo, kaj li laŭdas la reĝan familion pro tio, ke ĝi delonge prizorgis kaj subtenis disvolvadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio kaj pozitive kontribuis al komerco, mediprotekto, kulturo kaj aliaj kampoj.

William kelkfoje emfazis sian interesiĝon pri Ĉinio, dirante, ke la rilatoj inter Britio kaj Ĉinio havas longan historion, kaj rapide disvolviĝas la duflankaj ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj. Li restos en Ĉinio tri tagojn. Britaj amaskomunikiloj montris, ke por la reĝa familio tri-taga vizito estas tre longa. Tamen la princo diris, ke ĉi-foje li vizitas ne nur Pekinon, sed ankaŭ Ŝanhajon por inaŭguro de la Brita Kreiva Festivalo kaj la provincon Yunnan.

Laŭ ĵus publikigita regularo, ĉinaj ne-ŝtataj muzeoj ricevos la saman traktadon kiel ŝtataj institucioj en starigo, administro, impostado kaj financa politiko. Komunikaĵo lunde publikigita de la Ŝtata Konsilio diris, ke la regularo pri muzeoj, subskribita de ĉefministro Li Keqiang, validiĝos en la 20a de marto.

La Komandejo de Kombinitaj Trupoj de Sud-Koreio kaj Usono kaj la stabejo de la sud-korea armeo oficiale komencis la regulan komunan militekzercadon "ŝlosila decido" kaj "cindrogriza vulturo" lunde en la tuta lando de Sud-Koreio.

La parto "ŝlosila decido" de la ekzercado kun la partopreno de pli ol 8 600 usonaj armeanoj kaj ĉirkaŭ 10 mil sud-koreaj armeanoj daŭros ĝis la 13a de tiu ĉi monato. Ankaŭ Aŭstralio, Kanado, Danlando, Francio kaj Britio sendis malmultajn fortojn al la ekzercado.

Tiutage la Nord-korea Centra Novaĵ-Agentejo citis en sia raporto parolojn de proparolanto de la Ĉefstabejo de la Popola Armeo, ke spite al la forta opono de la nord-korea flanko Usono kaj Sud-Koreio komencis la militekzercadon, kaj tio serioze atencas la memstaran rajton kaj dignon de Nord-Koreio kaj estas netolerebla milito de malamikoj kontraŭ Nord-Koreio.

Laŭ la Defenda Ministerio de Sud-Koreio, frumatene en tiu tago Nord-Koreio pafis al la orienta maro de la Korea Duoninsulo du suspektatajn kurtdistancajn misilojn.

Oficisto el la ministerio diris, ke frumatene inter 32 kaj 41 minutoj post la 6a horo Nord-Koreio pafis al la orienta maro de la duoninsulo du suspektatajn kurtdistancajn misilojn.

Dimanĉo estis la 450a datreveno de fondiĝo de la brazila urbo Rio-de-Ĵanejro. Tiutage la magistrato de Rio-de-Ĵanejro okazigis serion da celebroj.

Tiutage milo da homoj kolektiĝis sur portempe malfermita strato en la urbocentro de Rio-de-Ĵanejro por dividi kukon faritan spaciale por la datreveno de fondiĝo de la urbo. Ĉiujare divido de kuko estas unu el la celebroj. Ĉi-jare la kuko longa 450 metrojn kovris preskaŭ la tutan straton.

Urbestro Eduardo Paes disdonis medalojn de "honora civitano" kaj "la 450a datreveno" al tiuj, kiuj faris elstaran kontribuon al Rio-de-Ĵanejro.

Ankaŭ brazila prezidento Dilma Rousseff partoprenis en la celebrado kaj ĉeestis inaŭguran ceremonion de ĵus rekonstruita tunelo en la havena distrikto.

Sabate vespere venezuela prezidento Nicolas Maduro anoncis en televida parolado, ke por respondi al la usona interveno en la internajn aferojn de Venezuelo, la venezuela registaro decidis alpreni rimedojn limigi la nombron kaj agon de usonaj diplomatoj en Venezuelo, restrikti la eniron de iuj usonaj politikistoj, kaj postuli, ke usonaj civitanoj petu vizon por vojaĝo al Venezuelo.

Maduro diris, ke estas nur 17 venezuelaj diplomatoj en Usono, tamen Usono sendis ĉirkaŭ cent diplomatiajn personojn al Venezuelo. Li postulis, ke Usono reduktu la nombron ĝis 17 laŭ egala principo, kaj ke usonaj civitanoj petu vizon por sia vojaĝo al Venezuelo kaj pagu saman koston, kiun venezuelanoj pagas por ricevi usonan vizon.

Maduro rimarkigis, ke lastatempe la venezuela registaro arestis usonan piloton en la ŝtato Tachira. La dokumentoj kunportitaj de la piloto pruvis, ke li spionis kaj intencis agiti ĉemarajn loĝantojn al perforto.

Krome Maduro ankaŭ publikigis liston de enir-malpermesataj personoj, inkluzive de usona eksa prezidento George Bush, eksa vicprezidento Dick Cheney, eksa respondeculo de Centra Inform-Agentejo George Tenet, kiuj faris "terorismajn kaj homrajt-atencajn" agojn.

La Supera Konstitucia Juĝejo de Egiptio dimanĉe decidis, ke la elekt-leĝa artikolo, kiu reguligas la dividon de elektodistriktoj de la venonta parlamenta elekto estas kontraŭkonstitucia.

Tiutage la juĝejo juĝis la kazon de elekt-leĝa artikolo, kiu estis akuzita malobservi la preskribon de la konstitucio, ke elektodistriktoj devas esti dividitaj laŭ denseco de priloĝado kaj la nombro de elektantoj. La parlamento elektita laŭ tiu ĉi leĝo ne povas juste reprezenti la elektantojn de ĉiuj elektodistriktoj.

La egipta prezidentejo faris deklaron, anoncante, ke prezidento Abdel Fattah al-Sisi ordonis denove skizi la elekt-leĝan artikolon ene de unu monato kaj postulis alpreni rimedojn por eviti prokraston de la parlamenta elekto. La plej supera elekt-komitato de Egiptio tuj okazigis kunvenon por esplori pri negativa influo de la jŭga decido.

Dimanĉe en Nov-Jorko refoje neĝis, kaj pro tio preskaŭ 500 flugoj estis nuligitaj. La Nov-Jorka Oficejo de Krizokaza Traktado publikigis turisman kaj trafikan avertojn por atentigi civitanojn.

Laŭ flugo-informa retejo de Usono, dimanĉe ĝis la 2a horo kaj 30 minutoj estis nuligitaj 463 flugoj en tri flughavenoj de Nov-Jorko, kaj malfruiĝis 356 flugoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto