Vizitu Forumon

Diverslandaj gvidantoj diskutis pri ukraina situacio

(GMT+08:00) 2015-03-03 11:37:07     Redaktoro:Shanshan

Lunde usona ŝtata sekretario John Kerry kaj rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov interparolis en Ĝenevo, diskutis pri la situacioj de orienta Ukrainio kaj de Sirio, la irana nuklea problemo kaj aliaj aferoj. Tiu-tage ŝtatgvidantoj de Francio, Germanio, Rusio kaj Ukrainio faris telefonan interparolon kaj diskutis pri plenumado de la Nova Minska Interkonsento.

John Kerry diris, ke ĝis nun ĉiu el la koncernaj flankoj elekte plenumis la interkonsenton kaj la konfliktoj en orienta Ukrainio kaj homa sufero ankoraŭ daŭras. Se batalhalto ne realiĝos, la politikaj enhavoj de la interkonsento povos esti malfacile plenumataj. Li esperas, ke lia ĉi-foja interparolo kun Sergei Lavrov ŝanĝos la situacion kaj puŝos kompletan plenumadon de la interkonsento en venontaj kelkaj horoj, sed ne en kelkaj tagoj.

Sergei Lavrov diris, ke atingo de la Minska Interkonsento montras, ke la paca procezo en Ukrainio jam akiris praktikajn fruktojn, kaj sub superrigardo de la Organizo de Eŭropo pri Sekureco kaj Kunlaboro, la batalhalta interkonsento plifortiĝas, kaj pezaj armiloj sinsekve retiriĝas. Tiu kiu intencas neglekti la fakton kaj volas multigi armilojn al Ukrainio devas porti gravan respondecon pri damaĝo al la paca procezo. Li alvokis garantii la laŭleĝan rajton de civitanoj en orienta Ukrainio per konstitucia reformado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto