Vizitu Forumon

Ĉinio planas paradon por milita datreveno

(GMT+08:00) 2015-03-03 13:25:05     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde vespere proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke en la kuranta jaro Ĉinio planas okazigi militistan paradon por memorfesti la 70an datrevenon de venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado.

Hua diris, ke aliaj aranĝoj por celebrado de la datreveno inkluzivas mitingon, akcepton kaj celebran vesperon en Pekino, kiujn ĉeestos prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj. Ĉinio invitos ĉefajn landojn partoprenintajn en la Dua Mondmilito, aziajn landojn kaj landojn el aliaj regionoj ĉeesti la aranĝojn.

Ŝi diris, ke la gastoj inkluzivas estrojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj, kaj individuojn, kiuj helpis Ĉinion gajni la militon antaŭ 70 jaroj.

Ŝi asertis, ke la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado kiel grava parto de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito helpis starigon de konfido inter la aliancanoj, kaj la ĉina popolo faris grandegan oferon por tio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto