Vizitu Forumon

Partioj de konflikto en Libio konsentis rekomenci pacan intertrakton

(GMT+08:00) 2015-03-03 14:14:01     Redaktoro:Yu Rongkang

Danke al la mediacio de speciala sendito de UN, la du partioj de la konflikto en Libio konsentis rekomenci pacan intertraktadon.

Bernardino Leon, speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de UN por Libio, tiutage vizitis la orientan urbeton Tobruk kaj la ĉefurbon Tripolo. En Tobruk Leon renkontiĝis kun reprezentantoj de la libia Ĉambro de Reprezentantoj sub la dominado de sekularaj fortoj, kaj poste la Ĉambro de Reprezentantoj voĉdone decidis reveni al la intertraktado. En Tripolo li kunsidis kun reprezentantoj de la Ĝenerala Nacia Kongreso de Libio sub la dominado de religiaj fortoj. Saleh Makhzoum, vicprezidanto de la Ĝenerala Nacia Kongreso, diris post la kunsido, ke la Ĝenerala Nacia Kongreso ĉeestos la pacan intertraktadon ĵaŭde en Maroko.

Ekde la 13a de la lasta julio du armitaj grupoj, kiuj subtenas respektive la sekularajn kaj religiajn fortojn, konfliktis en la ĉefurbo Tripolo kaj la dua granda urbo Banghazi, kaj pro tio la provizora registaro kaj la Ĉambro de Reprezentantoj estis devigite translokita al Tobruk. La milica grupo Libia Tagiĝo subtenanta la religiajn fortojn akiris la regadon super Tripolo. Ĝi helpis revigligon de la eksiĝinta Ĝenerala Nacia Kongreso kaj organizis nacisavan registaron. Tial en la lando estas du registaroj kaj du parlamentoj. La du armitaj grupoj konfliktis en kelkaj lokoj de la lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto