Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis 3a sesio de 12a Nacia Komitato de ĈPPKK

(GMT+08:00) 2015-03-03 18:14:22     Redaktoro:Yu Rongkang

La tria sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco malfermiĝis je la 3a horo marde posttagmeze en la Granca Popola Halo en Pekino. Du tagojn poste en la sama ejo komenciĝos la tria sesio de la 12 Nacia Popola Kongreso. Ĉinio estas en la periodo de la du politikaj sesioj.

La inaŭguron ĉeestis ĉinaj kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli. Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de ĈPPKK faris raporton pri laboro de la la Nacia Komitato.

En la dek-taga kunveno pli ol 2 000 komitatanoj faros proponojn kune kun pli ol 3 000 deputitoj al la Nacia Popola Kongreso por fektivigi diversajn rimedojn de reformado kaj antaŭenpuŝi sanan kaj stabilan disvolvadon de la ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto