Vizitu Forumon

Ĉinio respondas al usona zorgo pri kontraŭterorisma leĝo

(GMT+08:00) 2015-03-03 20:11:10     Redaktoro:Yu Rongkang

Responde al komentoj de Usono, la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde diris, ke la redaktado de la unua kontraŭterorisma leĝo de Ĉinio estas enlanda afero.

Usona prezidento Barack Obama lunde diris, ke li estas maltrankvila pri tio, ke la ĉina kontraŭterorisma leĝo postulos, ke teknikaj firmaoj transdonu ĉifradajn ŝlosilojn, la sekretajn kodojn, kiuj protektas datenojn.

Hua Chunying, proparolanto de la ministerio, diris en regula gazetara konferenco, ke la formulado de kontraŭterorisma leĝo estas grava paŝo de leĝa regado kaj kontraŭterorisma batalo. La enhavo de la leĝprojekto estas bazita sur realaj spertoj en la kontraŭterorisma batalo kaj konsideras lecionojn de aliaj landoj. Ŝi emfazis, ke la formulado de la kontraŭterorisma leĝo estas la interna afero de Ĉinio, kaj Ĉinio esperas, ke Usono trankvile kaj objektive rigardos tion. Ŝi aldonis, ke ĉiu lando prenas rimedojn por certigi la sekurecon de siaj informoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto