Vizitu Forumon

Prezentado celebris ĉinan novjaron en Rio-de-Ĵanejro

(GMT+08:00) 2015-03-13 09:58:23     Redaktoro:Yu Rongkang

La 5an de marto en la Teatro de Arta Urbo de Rio-de-Ĵanejro la arta trupo kunorganizita de la Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Aferoj de Transmaraj Ĉinoj kaj Henan-provinco faris prezentadon kaj celebris kun lokaj ĉinoj la ĉinan Lanternan Feston. La prezentadon rigardis Wang Wei, portempa aferŝarĝito de la ĉina ambasadorejo en Brazilo, sekciestro de la Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Aferoj de Transmaraj Ĉinoj Liu Jikun, ĝenerala konsulo de Ĉinio al Rio-de-Ĵanejro Song Yang, prezidanto de la Brazila Asocio por Interŝanĝoj de la Ĉina Kulturo Chen Pili kaj kelkcent brazilanoj kaj ĉinoj.

Wang Wei diris antaŭ la prezentado, ke laŭ la ĉina kutimo celebrado de la Printempa Festo finiĝas nur post la Lanterna Festo. En la nomo de la ĉina ambasadoro al Brazilo Li Jinzhang, li esprimis novjarajn bondezirojn al la ĉinoj en Brazilo kaj dankis ilin por ilia kontribuo al la amikeco kaj interŝanĝo inter Ĉinio kaj Brazilo.

La kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Brazilo estas en nova normalo. Ĉi-jare la Printempa Festo koincidis kun la 450a datreveno de la starigo de la urbo Rio-de-Ĵanejro, tial la prezentado fariĝis komuna celebrado de ĉinoj kaj brazilanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto