Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Marto 16)

(GMT+08:00) 2015-03-16 16:44:36     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de marto, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke fermiĝis la 3a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio; la Nacia Asembleo de Venezuelo aprobis leĝon pri rajtigo de prezidento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe matene en Pekino fermiĝis la 3a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. La sesio aprobis la raporton pri la registara laboro kaj kelkajn aliajn raportojn, adoptis la decidon pri revizio de la leĝdona leĝo kaj publikigis la 20an ordonon subskribitan de ŝtata prezidanto Xi Jinping.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de NPK, diris, ke unu el la gravaj rezultoj de la sesio estas adopti la decidon pri revizio de la leĝdona leĝo, ĉar tio havas gravan signifon por fortigi kaj plibonigi la leĝdonan laboron en la nova situacio, perfektigi ĉinan socialisman leĝsistemon kun konstitucio kiel la kerno, pli bone ludigi la gvidan kaj akcelan rolon de leĝdono kaj konstrui socialisman jurŝtaton.

Zhang diris, ke ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la Centra Komitato de KPĈ kun Xi Jinping kiel la ĝenerala sekretario elmetis kaj formis la strategian aranĝon "plenamplekse konstrui modere prosperan socion, plenamplekse profundigi reformadon, plenamplekse antaŭenpuŝi jurŝtatan konstruon kaj plenamplekse strikte disciplini la partion". Li emfazis, ke la "kvar plenampleksecoj" estas la enkorpigo de strategiaj ideologio kaj aranĝo de la Centra Komitato de KPĈ.

Dimanĉe vespere laŭ la loka tempo en Hanovro, Germanio, inaŭguriĝis la Hanovra Foiro pri Konsuma Elektroniko, Informo kaj Komuniko. Ĉinio estas la kunlabora partnero de ĉi-foja Foiro. Ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis videan gratulmesaĝon al la inaŭguro. Germana ĉefministro Angela Merkel ĉeestis al la malferma ceremonio.

Li Keqiang diris, ke komenciĝas nova teknika kaj industria reformadoj kaj diversaj landoj akcentis siajn evoluigajn strategiojn; la ĉina registaro laŭ siaj cirkonstancoj prezentis "Produktadon en Ĉinio 2025" kiel disvolvan vojmapon de ĉina produkta industrio en la venontaj 10 jaroj; kaj la kunlaboraj potencialaj fortoj kaj spacoj inter Ĉinio kaj Germanio en reta laboro, diĝitigo, intelekto kaj aliaj teknikoj estas pli kaj pli vastaj.

Germana kolego Angela Merkel dankas Li Keqiang pro lia bondeziro al la Foiro. Ŝi diris, ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Germanio en Azio, kaj ankaŭ estas grava kunlabora partnero en altteknika kampo. Germanio kaj Ĉinio ambaŭ elstaras en la diĝita ekonomio kaj la dulandaj kunlaboroj en tiu ĉi kampo estas reciproke kompletigaj en siaj avantaĝoj. Ŝi deziras al ĉiuj ĉinaj entreprenoj esti sukcesaj en la Foiro.

Ĉina vicĉefministro Ma Kai ĉeestis al la inaŭguro kaj faris parolon.

Dimanĉe en Hanovro, Germanio, germana ĉefministro Angela Merkel renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro Ma Kai, kiu ĉeestis al la Hanovra Foiro pri Konsuma Elektroniko, Informo kaj Komuniko.

Ma Kai diris, ke la pasinta jaro estis "jaro de plano" pri la dulandaj kunlaboroj, kaj la du ŝtatgvidantoj certigis la novan orienton pri kompleta strategia partnereco. Ĉi-jare estas la "jaro de plenumo", kaj lia vizito celas plenumi la atingitajn komunajn konsentojn de dulandaj ŝtatgvidantoj. Ĉinio volas senĉese multigi reciprokan fidon, bone utiligi novan dialogan kaj kunlaboran sistemojn, fortigi pragmatajn kunlaborojn pri kreivo, financo kaj produkta industrio por stimuli longtempan movforton de la duflankaj rilatoj.

Angela Merkel diris, ke en la lastaj jaroj la kunlaboroj de Germanio kaj Ĉinio pli intimiĝis. En la duflanka kreiva kaj kunlabora jaro, la dulandaj kunlaboroj atingos novan nivelon. Pli ol 600 ĉinaj entreprenoj ĉeestis al la Foiro. Tio montris la potencon kaj gravan pozicion de Ĉinio en informa kaj komunika tekniko.

Dimanĉe la Nacia Asembleo de Venezuelo aprobis la leĝon doni al prezidento Nicolas Maduro la leĝdonan rajton pri protekto de nacia paco kaj suvereneco.

La aprobita leĝo permesas al Maduro subskribi prezidentan ordonon kaj havi rektan leĝdonan rajton pri protekto de nacia paco kaj suvereneco. La rajtigo validas ĝis la 31a de decembro de 2015.

Tio estis la dua peto de Maduro pri rajtigo sur la posteno de prezidento. Novembre de 2013 Maduro petis de la Nacia Asembleo la specialan leĝdonan rajton en la ekonomia kampo. Dum unu jaro post aprobo de la Nacia Asembleo li subskribis 44 ekonomiajn leĝprojektojn por kontraŭbati Usonon.

Dimanĉe usona ŝtata sekretario John Kerry diris, ke Usono finfine faros intertrakton kun siria registaro por solvi la sirian konflikton, kiu daŭris jam 4 jarojn.

Kerry diris, ke Usono ĉiam volas komenci intertrakton en la kadro de la unua ĝeneva paca intertrakto pri siria problemo. Li emfazis, ke la malsukcesa kialo de la dua ĝeneva paca intertrakto estas en tio, ke siria prezidento ne intencis intertrakton.

Dimanĉe la Centra Elekt-Komitato de Kazaĥio anoncis, ke nuna prezidento Nursultan Nazarbayev plenumis ĉiujn procedurojn de registrado kaj la unua oficiale kandidatiĝis por prezidenteco de la venonta mandato.

Laŭ la leĝo pri elektado kandidato por prezidenteco povas esti kvalifikita, nur kiam li aŭ ŝi estas ricevinta subskribojn de minimume 1% da laŭleĝaj elektantoj, t. e, ĉirkaŭ 90 mil elektantoj el du trionoj de la tutlandaj regionoj. Laŭ la nacia novaĵ-agentejo de Kazaĥio, Nazarbayev ricevis subskribojn de pli ol 560 mil subtenantoj el la tuta lando.

Brazilaj mediatoj raportis, ke sabate en la suda ŝtato Santa Catarina turisma buso falis de sur klifo, mortis 54 homoj kaj vundiĝis 3 aliaj. Brazila prezidento Dilma Rousseff funebris la mortintojn kaj kondolencis familianojn de la mortintoj kaj vunditoj.

La akcidento okazis posttagmeze ĉe la 89a kilometro de la aŭtovojo 418 de la ŝtato Santa Catarina. La turisma buso, kiu perdis la regadon ĉe kurbiĝo, falis de sur klifo alta 400 metrojn.

Lunde la novaĵ-agentejo Itar Tass citis informojn de la gazetara servo de rusa prezidento, ke tiutage en Sankt-Peterburgo rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝos kun sia kirgiza paralelulo Almazbek Atambayev.

Dun la renkontiĝo la du ŝtatestroj diskutos pri kunlaboro inter la du landoj, kaj la ĉefa temo estos fortigi la kunlaboron en la kampoj de komerco, investado, kulturo kaj energio. Krome, ili interŝanĝos opiniojn pri la membriĝo de Kirgizio al Eŭrazia Ekonomia Unio.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto