Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Marto 18)

(GMT+08:00) 2015-03-18 17:32:53     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Selena kore bonvenigas vin al nia elsendo. Estas merkrede, la 18a de marto. Unue ni aŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun usona eksa ŝtatsekretario Henry Kissinger; eŭropaj landoj sinsekve esprimis sian deziron pri aliĝo al la Azia Infrastruktura Invest-Banko. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun usona eksa ŝtatsekretario Henry Kissinger marde en la Granda Popola Halo.

Xi Jinping laŭdis Kissinger pro lia grava kontribuo por disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Xi montris, ke nuntempe la dulandaj rilatoj akiras gravan kaj pozitivan progreson. Li diris ankaŭ, ke en novembro de la pasinta jaro, li kaj prezidento Barack Obama renkontiĝis en Pekino kaj antaŭ nelonge ili faris telefonan interparolon por plani la disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. Konstruo de novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono ne nur konformas al bazaj interesoj de la du popploj, sed ankaŭ utilas al la paco, stabileco kaj prospero de la azipacifika regiono kaj la mondo.

Kissinger dankis prezidanton Xi pro la renkontiĝo kun li, la malnova amiko de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio faras reformadon kun historia signifo. La rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas gravaj duflankaj rilatoj koncernaj al paco, progreso kaj disvolvo de la tuta terglobo. Li kredas, ke la ŝtata vizito de prezidanto Xi al Usono en la kuranta jaro estos historia, kaj li deziras sukceson al la vizito.

Shen Danyang, proparolanto de la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris marde en Pekino, ke en la lastaj jaroj la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko realigis saltan progreson.

Shen faris la rimarkon tiutage en regula gazetara konferenco, responde al ĉi-rilata demando. Li diris, ke la komerco inter Ĉinio kaj Afriko ĉiujare kreskas je ĉirkaŭ 30%, kaj en la lasta jaro la kvanto de la dudirekta komerco kalkuliĝis al 222 miliardoj da usonaj dolaroj – la nova rekordo. Ĉinio estis plej granda komerca partnero de Afriko en sinsekvaj ses jaroj. Nun dekmiloj da afrikanoj okupiĝas pri komerco en Ĉinio. Ĉiutagaj uzaĵoj kaj konsumaĵoj importitaj el Ĉinio estas preferataj de afrikanoj, kaj ankaŭ pli da afrikaj produktoj estas vendataj en Ĉinio. La rekta investo de Ĉinio en Afriko daŭre kreskas, kaj en la lasta jaro la ĉina investo en Afriko kalkuliĝis al kvar miliardoj da usonaj dolaroj, je 14% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro.

Shen aldonis, ke tiu ĉi jaro signas la 15an datrevenon de la establo de la Forumo de Ĉina-Afrika Kunlaboro, kaj la Sesa Ministra Konferenco de la Forumo de Ĉina-Afrika Kunlaboro okazos en Sud-Afriko en la dua duono de la kuranta jaro.

Ĉinio planas fari 20 spacialajn lanĉojn en 2015. Ĝi sendos pli ol 40 spacveturilojn al la kosmo. La kvantoj de sendotaj spacveturiloj kaj la lanĉoj estos rekordaj. En 2013 Ĉinio faris 16 spacialajn lanĉojn kaj plenumis la taskojn de Shenzhou-10 kaj Chang'e-3. En la lasta jaro ĝi faris 16 lanĉojn kaj sendis 19 spacveturilojn al la kosmo.

Marde en Berlino okazis la unua altnivela financa dialogo inter Ĉinio kaj Germanio. Ĉina vicĉefministro Ma Kai kaj germana financa ministro Wolfgang Schauble kune prezidis la dialogon, kaj ĝin ĉeestis ankaŭ estro de la Centra Banko de Germanio Jens Weidmann. La du flankoj diskutis ĉirkaŭ la temo "akceli antaŭvidan kaj reciprokprofitan financan rilaton inter Ĉinio kaj Germanio kaj interŝanĝis opiniojn pri makroekonomio, direkto de strategia kunlaboro inter la du landoj, financa stabiligo, regiona kaj internacia financa kunlaboro. La dialogo akiris pozitivajn rezultojn.

La franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis en mardo, ke tiutage Francio, Germanio kaj Italio anoncis sian deziron esti fondanto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB). Antaŭ ne longe Britio jam anoncis la saman deziron. Ĝis nun kvar eŭropaj landoj konfirmis sian deziron pri aliĝo al banko.

La franca ministerio diris en sia deklaro, ke Francio, Italio kaj Germanio esperas aliĝi kiel fondanto-membroj al la Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj volas striktigi kunlaboron kun internaciaj partneroj kaj klopodi kune kun ili por krei institucion, kiu observas plej altan kriterion en administrado, prunto kaj publikaj projektoj.

Responde al rilata raporto, Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la Azia Infrastruktura Invest-Banko estas malferma, inkluziva kaj plurflanka organizo. Ĉinio bonvenigas interesatajn landojn aliĝi al ĝi.

La Financa Ministerio de Ĉinio asertis, ke Ĉinio bonvenigas la decidon de Francio, Italio kaj Germanio. Kiel prezidanto de la kunveno de ĉefreprezentantoj por intertraktado el la aliĝontaj fondanto-membroj de la banko, Ĉinio petos opiniojn de la nunaj fondanto-membroj de la banko laŭ la plurflanka proceduro, post kiam ĝi ricevos konfirmon. Se ĉio iros glate, la tri landoj fariĝos oficialaj membroj de la banko post du semajnoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin marde diris, ke oni devas firme konservi aŭtentikecon de la Dua Mondmilito, sed ne devas esti neita la grandega kontribuo de la sovetia popolo al la venko de la milito.

Tiutage Putin ĉeestis kunvenon de la organiza komitato pri celebrado de venko de la 70a datreveno de la Granda Patriota Milito de Rusio. Li diris en la kunveno, ke iuj fortoj intencas distordi la historion de la Dua Mondmilito; ili senbride dissemas mensogojn pri milito kaj kalumnias tiujn, kiuj dediĉis preskaŭ ĉion por konservi pacon de la mondo kaj gajni la militon. Li asertis, ke ili celas konsumi fortojn de Rusio, damaĝi ĝian moralan prestiĝon kaj senigi Rusion je la pozicio de venkinto.

Jen Psaki, proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, marde diris, ke lunde en Havano la tria raŭndo de la intertraktado inter Usono kaj Kubo pri renormaligo de diplomatiaj rilatoj kaj denova malfermo de ambasadorejoj atingis pozitivan progreson, kaj la du flankoj konsiliĝos plu.

Psaki diris en regula gazetara konferenco, ke en la atmosfero de reciproka respekto reprezentantoj de la du landoj interkonsiliĝis pri renormaligo de diplomatiaj rilatoj kaj denova malfermo de ambsadorejoj. Ŝi asertis, ke la interkonsiliĝo estis pozitiva kaj konstruema, tial estis nature, ke ili akiris progreson. Tamen ŝi ne volis malkaŝi pli da detaloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto