Vizitu Forumon

Serpenta piedo

(GMT+08:00) 2015-03-18 14:10:23     Redaktoro:Pluveta

En la antikveco, en la regno Chu loĝiĝis iu nobelo. Iutage, li premiis kruĉeton da vino al siaj gastoj. Ili reciproke diskutis,dirante: "Tiu kruĉeto da alkoholaĵo ne estis sufiĉa por ĉiuj, tamen estis troa por unu. Ni konkursu pentri serpenton, kiu bone pentras tiu gajnos la drinkaĵon."

Iu el ili tuj finis la pentradon, li prenis la kruĉeton por drinki, tamen tenante la kruĉeton kun la dekstra mano, li daŭre pentris serpenton akj diris: "Jen, ni ankoraŭ havas tempon por pentri piedojn por la serpento."

Tamen antaŭ ol fini la pentradon, ankaŭ la alia homo finis la serpenton. Li tuj forprenis la kruĉeton kaj diris: "Neniu serpento havas piedon, kial vi povas pentri piedon por ĝi?" Poste, li drinkis la alkoholaĵon. Tial la ankaŭa homo perdis la alkoholaĵon.

La rakonto diras al la homoj, ke ĉiuj aferoj havas konkretan postulon kaj definitivan celon, oni devas plenumi ĝin kun sobra kaj firma volo, kaj ne esti kapturniĝata de la venko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto