Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Marto 19)

(GMT+08:00) 2015-03-19 17:24:55     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio firme sekvas vojon de paca disvolvado; ses landoj pri irana nuklea problemo kaj EU intertraktis kun Irano en Laŭzano. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke la ĉina registaro esperas, ke Usono kaj Ĉinio iros unu kontraŭ la alia kaj antaŭenpuŝos mekanisman konstruon de reciproka fido kaj sanan disvolvadon de la dulandaj militaj rilatoj.

Lastatempe Usono publikigis la raporton "strategio pri kunlaboro de maraj fortoj por la 21a jarcento". Parto de la raporto pri Ĉinio diris, ke Ĉinio partoprenis en batalo kontraŭ piratoj, humana agado kaj multlanda mara militekzercado, kaj Usono esperas daŭrigi konstrueman interagon kun la mara armeo de Ĉinio. La raporto ankaŭ kritikis Ĉinion, ke ĝi antaŭenpuŝis teritorian pretendon per militaj fortoj aŭ premdevigo, kaj tio kaŭzis streĉiĝon kaj malstabilecon. Responde al ĉi-rilata demando, Hong diris, ke Ĉinio firme prenas la vojon de paca disvolvado kaj sekvas defensivan defendan politikon, kaj ĝi disvolvas mararmeajn fortojn por la bezono defendi siajn teritorion, suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn kaj konservi pacon kaj stabilecon de la regiono kaj la mondo. Li akcentis, ke la ĉinaj maraj fortoj ne direktiĝas al iu ajn lando nek minacas iun ajn landon. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke Usono prenos objektivan kaj senpartian starpunkton kaj ĉesos fari nerespondajn parolojn.

Wang Min, konstanta vicdelegito de Ĉinio al UN, merkrede diris, ke la internacia komunumo devas doni necesan subtenon al elektado de Haitio, efektive plenumi sian promeson pri helpo al Haitio kaj helpi ĝin redukti malriĉecon kaj realigi memstaran disvolvadon.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN okazigis kunvenon pri situacio en Haitio. Wang diris en sia parolado, ke firme antaŭenpuŝi la elektan procezon kaj frue fini koncernan elektadon ludos tre gravan rolon por realigi longedaŭran pacon, stabilecon kaj disvolvadon de Haitio. Li akcentis, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj de Haitio konsideros la estontecon de la lando kaj bonfarton de la popolo kiel aferon plej gravan, kaptos okazon, iros unu kontraŭ alia kaj kreos favorajn kondiĉojn por la elektado.

Wang rimarkigis, ke Ĉinio laŭdas la Stabiligan Mision de UN en Haitio, kiu ludas gravan rolon en subteno al la politika procezo de Haitio kaj konservo de socia ordo, kaj esperas, ke ĝi trejnos la policajn trupojn de Haitio por ke ili frue prenu sur sin la taskon de sekurecgardo.

Merkrede en Laŭzano, Svislando, komenciĝis nova intertrakto inter ses landoj pri irana nuklea problemo (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio) kaj Eŭropa Unio unuflanke kaj Irano aliflanke. Diversaj flankoj faris kelkajn duflankajn kaj plurflankajn interkonsiliĝojn, kaj la intertrakta ritmo evidente rapidiĝas.

Gvidante delegacion, Wang Qun, estro de la departemento de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj pri malarmado, ĉeestis al la intertrakto. Usona ŝtata sekretario John Kerry, irana ministro pri eksterlandaj aferoj Ernest Moniz, prezidanto de Atom-Energia Organizo de Irano Ali-Akbar Saleh kaj aliaj ĉeestis al ĉefaj interparoloj.

La informo pri peto de Britio, Francio, Italio kaj Germanio aliĝi al la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) vekis la atenton de publika opinio. Responde al la afero, usona Ŝtata Departemento diris, ke aliĝo de tiuj landoj igis la Azian Infrastrukturan Invest-Bankon havi ŝancon plenumi altan kriterion.

La 12an de marto Britio petis kiel fondanto-membro aliĝi al la Azia Infrastruktura Invest-Banko. Post kvin tagoj, Francio, Italio kaj Germanio publikigis la saman peton. Ĝis nun 4 membroj el Grupo 7 jam esprimis sian deziron aliĝi al la banko, kaj la aliĝontaj fondanto-membroj de la banko atingis 31.

Nun Usono ankoraŭ diskrete traktas la novan aferon de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, proponita de Ĉinio. Laŭ lastatempaj publikigitaj opinioj de oficistoj de usona Ŝtata Departemento, ĝenerale dirite, starpunkto de Usono povas esti resumita en tio, ke ĝi bonvenigas la aferon kun kondiĉoj, emfazas altkriterian administradon, konfirmas reciprokan kompletigecon inter AIIB kaj Monda Banko kaj aliaj regionaj disvolvaj bankoj, kaj sekve ĝi ankoraŭ ne decidis aliĝi al la banko.

Marde usona prezidento Barack Obama kaj germana ĉefministro Angela Merkel alvokis, ke oni "ĉiu-flanke kaj rapide" plenumu la novan Minskan Interkonsenton, kiu celas solvi la konflikton en orienta Ukrainio, kaj emfazis, ke dumtempe ili ne reduktos sankciojn al Rusio.

Samtage rusa prezidento Vladimir Putin montris, ke sankcio de okcidentaj landoj vere malfaciligas disvolvadon de Krimeo, tamen la influo ne estas detrua. Li emfazis, ke rusa registaro klopodas fari Krimeon aŭtarcia kaj rapide disvolva federacio.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris merkrede en Romo, ke UN bonvenigas progreson de la intertraktado pri solvado de la konflikto en Libio kaj esperas, ke ĉiuj partioj de la konflikto observos la interkonsenton pri establo de registaro de nacia unuiĝo en Libio.

Tiutage Ban renkontiĝis kun itala ministro pri eksterlandaj aferoj Paolo Gentiloni. Poste li diris en gazetara konferenco, ke Italio ludis tre gravan rolon en la klopodoj de UN por dialogo inter partioj de la libia konflikto, kaj li esperas, ke Italio ludos plu apartan rolon pri solvado de la libia demando.

Gentiloni diris, ke Italio estas preta, kaj ĝi volos preni sur sin la taskon de packonservo en Libio, kiam partioj de la libia konflikto atingos interkonsenton.

La komitato pri Leĝaj Aferoj kaj Homaj Rajtoj sub la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo merkrede adoptis rezolucian projekton, urĝante la usonan registaron permesi al la denuncanto Edward Snowden reveni hejmen sen timo de kriminala proceso.

Nederlanda delegito Pieter Omtzigt, kiu verkis la rezolucian projekton, diris, ke Snowden malkaŝis sekreton de la usona vasta kontrolado kaj ĝian minacon al la interreto. Li diris, ke sen lia denunco oni tute ne sciis, ke la ĉiutaga kontrolado de la sekreta servo de Usono kaŭzis seriozan damaĝon al la individua privateco, nek povis supozi, ke la telefona kaŝkonekto de la Nacia Sekureca Agentejo de Usono povis kovri unu landon kaj subaŭskulti telefonajn konversaciojn de ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj de pli ol cent landoj kaj spionis Unuiĝintajn Naciojn, Eŭropan Union kaj aliajn internaciajn organizojn.

Ĵaŭde tagmeze la oficejo de singapura ĉefministro diris, ke eksa ĉefministro Lee Kuan Yew restas danĝere malsana en ĉambro de intensa zorgado.

Lia plimalboniĝa kondiĉo estis anoncita en mardo. Tiam la oficejo de singapura ĉefministro diris, ke li infektiĝis kaj estis kuracata per antibiotikoj. Kuracistoj monitoras lian kondiĉon. Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto