Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Marto 20)

(GMT+08:00) 2015-03-20 16:55:12     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto ĉeestos inaŭguron de Boao-Forumo 2015; Islama Ŝtato konfesis efektivigon de atako en Tunizio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros tonikan prelegon en la malferma ceremonio de Boao-Forumo por Azio.

Hong diris, ke la forumo okazos de la 26a ĝis la 29a de marto en la pitoreska urbeto Boao de la tropika insul-provinco Hainan, suda Ĉinio, kaj la malferma ceremonio okazos en la 28a de marto.

Li diris, ke la jarkunveno de la forumo kun la temo "nova estonteco de Azio: al komunumo de komuna sorto" inkluzivas pli ol 70 formalajn diskutojn pri temoj koncernaj al makroekonomio, industria transformo, regiona disvolvado, teknika novigo, politiko kaj sekureco, popola vivteno.

Kiel la gastiganto-lando, Ĉinio esperas, ke la jarkunveno akcelos la unuiĝon kaj kunlaboron inter aziaj landoj kaj ankaŭ la regionan integriĝon.

Merkrede Luksemburgio oficiale deklaris sian peton pri aliĝo kiel fondanto-membro al la Azia Infrastruktura Invest-Banko, kaj prezentis skriban konfirmon al Ĉinio. Responde al tio, la Financa Ministerio de Ĉinio diris ĵaŭde vespere, ke Ĉinio bonvenigas la decidon de Luksemburgio.

La Financa Ministerio de Ĉinio asertis, ke kiel prezidanto de la kunveno de ĉefreprezentantoj por intertraktado el la aliĝontaj fondanto-membroj de la banko, Ĉinio petos opiniojn de la nunaj fondanto-membroj de la banko laŭ la plurflanka proceduro, post kiam ĝi ricevos konfirmon. Se ĉio iros glate, Luksemburgio fariĝos oficiala membro de la banko.

Ĉina vicĉefministro Wang Yang urĝis intensigon de la batalo kontraŭ piratado kaj falsado.

Merkrede Wang faris paroladon en tutlanda televida konferenco pri ĉi-rilata laboro. Li ordonis lanĉi kampanjon por plibonigi la transmaran figuron de produktoj faritaj en Ĉinio, ĉefe la varoj venditaj al afrikaj, aziaj, latinamerikaj landoj kaj al tiuj laŭlonge de la "zono kaj vojo" proponitaj de Ĉinio.

Wang akcentis, ke la kontraŭfalsaj penoj estos intensigitaj ankaŭ en la interreta sektoro, merkato de rafinita oleo kaj konsumaj merkatoj en la kamparaj kaj antaŭurbaj regionoj.

Laŭ raporto de tunizia mediato, ĵaŭde la ekstremisma grupo Islama Ŝtato publikigis sonregistron en la interreto, anoncante, ke ĝi faris la perfortan atakon en la Nacia Bardo-Muzeo apud la parlamenta domego de Tunizio.

Islama Ŝtato publikigis ankaŭ mesaĝon, deklarante sian respondecon pri la atako.

Tunizia prezidentejo diris, ke ĵaŭde la sekurectrupo de Tunizio arestis 9 suspektatojn, kaj inter ili 4 estis konfirmitaj kun rekta rilato al la atako.

En la sama tago la tunizia Ministerio pri Sano publikigis plej novan statistikon, ke la atako kaŭzis morton de 23 homoj, inkluzive de 3 tuniziaj civitanoj kaj 20 turistoj el malsamaj landoj.

Ĉinio aldonis sian voĉon al internacia kondamno de merkreda mortiga atako sur la Nacia Bardo-Muzeo en Tunizo, ĉefurbo de Tunizio.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio oponas terorismon de iu ajn formo kaj kondamnas tiun ĉi teroristan atakon kontraŭ civiluloj.

Li esprimis kondolencojn al la familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj kaj la registaro de Tunizio. Li ankaŭ vokis al la internacia komunumo kune respondi al terorisma defio

Tunizia ministro pri internaj aferoj merkrede diris, ke almenaŭ 22 homoj, inkluzive de 20 fremdlandaj turistoj, estis mortigitaj, kiam teroristoj atakis la muzeon.

Ĵaŭde rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergy Lavrov, diris, ke estas la tempo por okazigi novan dialogon inter Rusio, Ukrainio, Germanio kaj Francio pri la ukraina krizo.

Lavrov diris al mediatoj post renkontiĝo kun vizitanta iraka ministro pri eksterlandaj aferoj Ibrahim al-Jaafari, ke kontaktiĝante kun samranguloj el Germanio kaj Francio, li proponis tuj apliki komunan agadon por eviti malpliboniĝon de la ukraina situacio. Li asertis, ke laŭ la komunaj konsentoj de ĉiuj koncernaj flankoj, Rusio, Ukrainio, Germanio kaj Francio okazigos vicministran interparolon en la venonta semajno, kaj konsiderante la nunan severan situacion, ili ne eliminos la eblecon plialtigi la nivelon de la interparolo.

En la sama tago Brita Brodkasta Kompanio raportis, ke 35 militaj ekspertoj de Britio jam atingis Ukrainion por trejni la ukrainajn trupojn pri defenda taktiko, kuracado kaj aliaj.

Ĵaŭde usona prezidento Barack Obama urĝis iranan gvidanton ne preterlasi la "historian okazon" atingi plenampleksan interkonsenton, asertante, ke tia okazo ne reaperos baldaŭ.

Obama diris en videaĵo prezentita de la Blanka Domo por celebrado de la novjaro laŭ la persa kalendaro, ke Usono kaj Irano alfrontas okazon plej bonan de dekoj da jaroj, kiu kondukos la dulandajn rilatojn al malsama estonteco.

Obama diris, ke la nuklea intertraktado en Svisio akiris progreson, tamen restas diverĝo, kaj la venontaj kelkaj tagoj estos tre ŝlosilaj por atingo de interkonsento. Li akcentis, ke Irano devas fari signifan kaj kontroleblan paŝon por atingi racian interkonsenton.

La Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo ĵaŭde faris deklaron, alvokante, ke la internacia komunumo politike kaj ekonomie izolu la novan israelan registaron sub la estrado de Benjamin Netanyahu.

La plenuma komitato tiutage okazigis kunvenon. Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la israela dekstra registaro sub la estrado de Netanyahu efektivigos plu la politikon de okupacio kaj rasismo kaj senigos la palestinan popolon je la rajto pri memdecido en hejmlando.

Ĵaŭde la venezuela registaro komencis la tutlandan kampanjon de kolekto de memvolaj subskriboj por postuli, ke la usona registaro nuligu la administracian ordonon pri sankcioj kontraŭ Venezuelo. Jam miliono kaj 377 miloj da homoj subskribis la petskribon.

Matene en tiu tago miloj kaj dekmiloj da venezuelanoj kolektiĝis sur la placo Bolivar en diversaj urboj de la tuta lando por fari subskribon. Venezuela prezidento Nicolas Maduro estis la unua subskribinto.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto