Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Marto 23)

(GMT+08:00) 2015-03-23 17:11:13     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de marto, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke la internacia komunumo funebras la morton de Lee Kuan Yew, eksa ĉefministro de Singapuro; pli ol 35 landoj fariĝos fondanto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La oficejo de singapura ĉefministro lunde anoncis, ke Lee Kuan Yew, eksa ĉefministro de la lando, forpasis pro malsano frumatene je la 3a horo kaj 18 minutoj en la Ĝenerala Hospitalo de Singapuro en la aĝo de 91 jaroj.

Komunikaĵo publikigita de la oficejo de singapura ĉefministro diris, ke de la 23a ĝis la 29a de marto estas periodo de tutlanda funebro, kaj dume la nacia flago estas duonhisita en ĉiuj registaraj organoj, kaj en la 29a de marto Singapuro okazigos nacian funebran ceremonion por Lee Kuan Yew. Lia ĉerko estos metita en la parlamenta domego por rigardo de la publiko de la 25a ĝis la 28a de marto.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon pere de sia proparolanto esprimis profundan aflikton pro la forpaso de Lee Kuan Yew kaj kondolencas liajn familianojn, la singapuran registaron kaj la singapuran popolon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis kondolencan mesaĝon al singapura prezidento Tony Tan Keng Yam pro la morto de Lee Kuan Yew. En la mesaĝo Xi Jinping profunde funebris la morton de Lee kaj esprimis kondolencojn al liaj familianoj en la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo. Xi Jinping diris, ke Lee Kuan Yew estis malnova amiko de Ĉinio kaj ankaŭ fondinto, disvolvinto kaj antaŭenpuŝinto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro, kaj li faris gravan kontribuon por akceli la amikecon inter la du landoj kaj disvolvi la duflankan kunlaboron.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde diris, ke singapura eksĉefministro Lee Kuan Yew estis fondinto kaj bazometinto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro, kaj faris historian kontribuon al establo kaj disvolvo de la dulandaj rilatoj.

Hong diris ankaŭ, ke s-ro Lee Kuan Yew estis azia politikisto kun speciala influo kaj strategiisto kun la orienta volaro kaj la internacia vido. Li, fondinto kaj bazometinto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro, longtempe sin dediĉis al la dulanda reciprokprofita kunlaboro kaj faris historian kontribuon al la establo kaj disvolvo de la dulandaj rilatoj. Ĉinio profunde funebras pro lia forpaso kaj kore kondolencas la singapuran registaron, la singapuran popolon kaj liajn familianojn.

Jin Liqun, estro de la portempa sekretariejo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, malkaŝis dimanĉe en la Ĉina Disvolva Forumo, ke pli ol 35 landoj fariĝos fondanto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko. Li akcentis, ke la banko havas kernan ideon de elita kaj kapabla, pura kaj verda teamo kaj nulan toleron de korupto kaj sin dediĉas al disvolvado de verda kaj malaltkarbona ekonomio.

Li diris en sia parolo, ke Ĉinio proponis starigon de la banko por laŭeble kontentigi la grandan kapitalan postuladon de la azia regiono en infrastruktura konstruado, kaj Ĉinio prenos sur sin pli da respondeco por akceli kunlaboron kaj kungajnon de Azio.

Ĉina komerca ministro Gao Hucheng dimanĉe diris en Ĉina Disvolva Forumo, ke la praktiko pruvas, ke fremdlandaj investantoj restas optimismaj pri Ĉinio; ili elektas Ĉinion kaj investas en Ĉinio.

Gao diris, ke en 2014 la translanda rekta investo de la mondo reduktiĝis je 8%, sed en tia stato Ĉinio ankoraŭ okupis la unun lokon de la mondo laŭ utiligo de ekstera investo. Cetere, la struktura pliboniĝo de la ekstera investo kaj altigo de la proporcio de la investo en servoj rezultigas novan kreskon de la ĉina utiligo de la ekstera investo.

Invitite de la iraka registaro, ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi dimanĉe vizitis Irakon kaj renkontiĝis respektive kun irakaj prezidento Fouad Massoum, ĉefministro Haider al-Abadi, prezidanto de la iraka parlamento Salim al-Jibouri kaj la iraka ministro pri eksterlandaj aferoj Bashar Jaafari.

Yang transdonis al ili sinceran saluton de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio Zhang Dejiang.

Renkontiĝante kun Massoum, Yang montris, ke en la lastaj jaroj la dulandaj rilatoj senĉese rikoltis fruktojn.

Renkontiĝante kun Abadi, Yang diris, ke Ĉinio ĝoje vidas, ke de post sia establiĝo en septembro, 2014, la nova registaro de Irako akiris pozitivajn rezultojn en enlandaj kaj eksterlandaj aferoj.

Renkontiĝante kun Jibouri, Yang proponis, ke la dulandaj leĝdonaj institucioj pliigu kontaktojn.

Lunde matene, Alexander Zhukov, prezidanto de la Taksa Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato, aviadile atingis Pekinon. En flughaveno li estis salutita de Liu Peng, prezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato kaj ĝenerala direktoro de la Nacia Sporta Administracio de Ĉinio, kaj Wang Anshun, prezidanto de la Pekina Komitato de la Peto por Gastigo de la Vintraj Olimpikoj 2022 kaj urbestro de Pekino. Ĝis nun ĉiuj membroj de la delegacio de la Internacia Olimpika Komitato por la taksado jam venis al Pekino. Marde ili komencos la surlokan inspekton. Dume ili aŭskultos raporton de la Pekina Komitato kaj komprenos ĉi-rilatajn laborojn de Pekino. Raporto de la Pekina Komitato tuŝas 14 temojn, inkluzive de deziro, heredaĵo kaj partopreno, ĝenerala ideo, sporto, sportejoj kaj olimpika vilaĝo. Ili vizitos konkursajn kaj nekonkursajn sportejojn de Pekino, Yanqing kaj Zhangjiakou.

Dimanĉe la israela armeo deklaris, ke tiutage ĝi faris militan manovron en landlima regiono proksima al Gazao. Unuafoje la israela armeo faris militan manovron en tiu ĉi regiono de post la fino de grandskala operaco kontraŭ Gazao en aŭgusto, 2014.

Proparolanto de la israela armeo ne volis malkaŝi precizan nombron de armeanoj partoprenintaj en la manovro. Li tamen konigis, ke la manovro, en kiu partoprenis la terarmeo kaj la mararmeo, celas altigi la batalkapablon de la israela armeo kontraŭ diversaj eblaj okazaĵoj ĉe la landlimo.

Komence de marto, la israela armeo faris dutagan militan manovron en Cisjordanio.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto